Mohammed Abdullah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝejko Mohammed Abdullah (arabe شيخ محمد عبدالله, hindie शेख मुहम्मद अब्दुल्ला), naskita la 5-an de decembro 1905 en Sura, mortinta la 8-an de septembro 1982 en Srinagar, estis barata islama politikisto de Kaŝmiro. Li estis ĉefministro de la subŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj portis la kromnomon ŝer-i kaŝmir = leono de Kaŝmiro.

Abdullah provis unuigi la islamajn fortojn de Kaŝmiro, sed ne sukcesis daŭre certigi la subtenon de la tradiciemaj islamanaoj. Tio malfortigis lian pozicion vide al la centra administracio de Barato sub Jawaharlal Nehru, kiu insistis pri la unueco de sendependa Barato kaj rifuzis al Kaŝmiro apartan sendependecon.

Inter 1947 kaj 1953 Abdullah estris la provincan registaron de Kaŝmiro, sed kiam li eksplicite postulis sendependecon por Kaŝmiro, li estis ekzilita, poste arestita kaj malliberigita ĝis la 8-a de aprilo 1964, sub la akuzo de korupteco kaj separismo. Post dumtempa libereco li estis denove malliberigita ĝis januaro 1968, poste denove ekzilita. Nur en 1972 la centra administracio permesis al li revenon.

En februaro Abdullah interkonsentis kun Indira Gandhi, ke li rezignu pri sia postulo de referendumo pri la sorto de Kaŝmiro, kaj reiĝis, je la 25-a de februaro, ĉefministro de Ĝamuo kaj Kaŝmiro.

Post lia morto en 1982 lia filo Farooq Abdullah sekvis lin kiel ĉefministro kaj partiestro. Ankaŭ lia nepo Oma Abdullah poste iĝis partiestro.