Mohedas de Granadilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Mohedas de Granadilla
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Isidro Arrojo Batuecas
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 1.000  (2008)
Geografio
Areo 59
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Mohedas de Granadilla estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas mohedanos. La censita populacio en 2008 estis de 1.000 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Mohedas de Granadilla estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 450 m; je 125 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 185 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 59 km². Tiu eta distrikto limas norde kun la komarko de las Hurdes, oriente kun la Valo de Ambroz, sude kun la komarko de Plasencia kaj okcidente kun la Gata.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La klimato de la zono estas kontinenta, kun mallongaj printempoj kaj aŭtunoj, varmaj someroj kaj relative malvarmaj vintroj. La mezaveraĝa temperaturo estas de ĉirkaŭ 15º.

La nomo de "Mohedas" signifas: "valo kovrita de cisto kaj makiso", lak kompletas kun Granadilla, kiu estis dum jarcentoj ĉefurbo de komarko kaj de jurisdikcio ĝis kiam ĝi estis senhejmigita devige por konstruado de akvorezervujo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉefe olivoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, kaj pli minoritate prunoj kaj ĉerizoj) kaj brutobredado.