Moira Shearer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moira SHEARER, origine: Moira KING (naskiĝis la 17-an de januaro, 1926, mortis la 31-an de januaro, 2006) estis brita dancistino kaj aktorino.

Moira Shearer naskiĝis en Dunfermline, Skotlando. Sian junaĝon ŝi pasigis en Skotlando, Anglio kaj en Afriko.

En la jaro 1941 ŝi debutis kiel dancistino en Baleto, kaj en 1942 ŝi dancis en la renoma Londona Sadler's Wells Theatre.

Internacian famon ŝi gajnis en la jaro 1948, kiam ŝi prezentis la ĉefrolon en la baleta filmo The Red Shoes (= La ruĝaj ŝuoj). Turneoj tra Usono kaj Kanado sekvis.

En la jaro 1950 ŝi edziniĝis al la ĵurnalisto Ludovic Kennedy; la paro havis tri filinojn kaj unu filon. En 1953 ŝi retiriĝis de la baleto kaj komencis karieron kiel teatra aktorino. Plian filmrolon ŝi prezentis en Peeping Tom (1960).

En 1972 ŝi gvidis la prezentadon de la Eŭrovido-Kantokonkurso en Edinburgo.

Lastan televidan rolon ŝi transprenis en 1987: In A Simple Man ŝi prezentis la patrinon de L. S. Lowry.

Moira Shearer mortis en Oksfordo.

Eksteraj ligiloj