Mojzesovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mojzesovo, hungare Özdöge estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La historia slovaka vilaĝnomo estis Izdeg. La nova nomo devenas de episkopo kaj samtempe la unua prezidanto de Matica slovenská Stefano Moyzes.

Mojzesovo situas en la 4-a regiono
Mojzesovo situas en la bluigita distrikto

Situo

La vilaĝo situas laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Šurany-Zlaté Moravce. Nitra (urbo) troviĝas 22 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, en la 8-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio pri la loko devenis el 1273 en formo Izdegey. Posedantoj de la vilaĝo ofte ŝanĝiĝis. En 1910 loĝis tie 884 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Érsekújvár. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario laŭ la unua Arbitracio de Vieno. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1380 da homoj (1371 slovakoj).

Vidindaĵo