Mokha
Mokha (el la araba: المخا al-Mukhā / al-muḵā ; angle pli ofte el Mocha) estas havenurbo en Jemeno ĉe la Ruĝa Maro.
Laŭ Mokha estas nomitaj specifaj manieroj prepari kafon en Arabio kaj en vienaj kafejoj.
Enhavo |
Historio[redakti]
La kafarbo devenas el Jemeno kaj eble eĉ antaŭe el Etiopio. La komercejo Mokha estis iam la plej grava por kafo (el la araba: Qahwa). Nuntempe Mokha estas preskaŭ sensignife kiel jemena havenurbo. La plej grava tiea haveno estas Adeno.
Mokha famiĝis en Eŭropo dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj. La unua kafejo malfermiĝis en 1554 en Konstantinopolo. En 1615 Mokha-kafo alvenis en Venecion kaj en 1640 malfermiĝis la unua kafejo en Vieno.
Tiam estis la kulmino de Mokha, kiu havis la monopolon pri monda kafokomerco, kaj apenaŭ sukcesis sufiĉe liveri kafon al Eŭropo. La dekadenco de la havenurbo ekestis kiam en la 18-a jarcento kafarboj estis kontrabanditaj al Sri-Lanko kaj tie plantitaj.
Bibliografio[redakti]
- C. G. Brouwer: Al-MUKHA. Profile of a Yemeni Seaportas Sketched by Servants of the Dutch East India Company (VOC) 1614-1640, D'Fluyte Rarob, Amsterdam 1997 ISBN 90-800267-6-X [1]
- Nabil Osman: Kleines Lexikon deutscher Wörter arabischer Herkunft, Beck 2002, ISBN 3406475841
