Moko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mokportreto de urbestro, Germanio, 16-a jarcento

Moko estas la konscia ridindigo de homo, certa grupo aŭ de ties veraj aŭ asertitaj valorojsintenoj. Tia malrespektaĵo povas kaŭzi dolorajn ofendojn kiel kompromitadon. Milda, negrava mokado, por komuna amuzo, nomiĝas "moketo" kaj ankaŭ ofte kutimas interamike.

Historia ekzemplo estas la bufono kiel celo de ĝenerala moko, sed ankaŭ kiel mokisto pri gravuloj pro sia relativa libereco. Konata kiel populara mokanto estas la legenda mezepoka vojaĝanta amuzisto Til' Strigospegulo kaj la figuro Nasreddin.

Kiel rimedo de interrilato al la aliulo(j)[redakti | redakti fonton]

Etnologie konata estas la "mok-interrilato" inter gentoj, urboj, profesi-grupoj ktp. Ĝi montriĝas per sociaj kutimoj, kiel ekzemple mok-kantoj. Per tiu aranĝo la toleremo kontraŭ ofendoj normale pli grandas ol sen tiu moka interrilato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]