Molėtai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Molėtai
blazono de Molėtai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Utena
subdistrikta komunumo: Molėtai
nombro de loĝantoj: 24 200 (komunumo, stato 2005)
nombro de loĝantoj: 7 000 (urbo, stato 2005)
areo (komunumo): ĉ. 1386 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 383
koordinatoj: 55° 14' norde, 25° 25' oriente

Molėtai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Utena, kaj situas 30 kilometrojn sude de la urbo Utena respektive 63 kilometrojn norde de Vilno. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 24 200 loĝantojn, el tio la urbo mem 7 000.

Historio[redakti | redakti fonton]

In la regiono de Molėtai, riĉa je arbaroj kaj lagoj, homoj vivis jam almenaŭ ekde 6 000 jaroj. En la historia muzeo de Kaŭnaso montratas arkeologiaj trovoj ŝtonepokaj de la jaroj 4000 ĝis 2000 a. K. el la komunumaj loĝlokoj Kulionys kaj Vorėnai. Tiuepokaj tombejoj troviĝas en la subkomunumoj Rutėnai kaj Balninkai, kaj en Suginčiai, Kulionys kaj Perkaliai ekzistas antikvaj fortikaĵaj montetoj.

En historiaj dokumentoj Molėtai unuafoje menciiĝas dum la jaro 1387, kiam la litova grandduko Jogaila donacis la urbon al la episkopo de Vilno. Ĉirkaŭ la jaro 1517 konstruiĝis granda bieno (litove dvaras), kadre de kiu funkciis inter alie farejoj de biero kaj pli fortaj alkoholaĵoj. Dum 1522 finiĝis konstruo de preĝejo, kaj dum 1539 Molėtai jam nomiĝis urbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]