Mola geranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mola geranio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: verdukotiledonoj eurodicots
Ordo: Geranialoj Geraniales
Familio: Geraniacoj Geraniaceae
Genro: Geranio Geranium
Geranium molle
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Mola geranio (Geranium molle L, 1753) estas unu- aŭ dujara planto el la familio Geraniacoj kaj el genro Geranio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Geranio mola estas malgranda planto kovrita de longaj molaj haroj, kiuj donas al ĝi blanketan rebrilon. Ĝiaj harozaj tigoj longas 10 ĝis 40 cm kaj multe disbranĉiĝas. La folioj, kiuj mane dividiĝas en 5 – 7 lobojn atingas 1 – 4 cm. La stipuloj triangulas kaj ruĝkoloras. Kiam oni ĉifas la foliojn, venas odoro de ĉina inko. La malhelpurpuraj floroj larĝas je 8 – 12 mm kaj ĝenerale duopas kun pedunklo 1 – 8 centimetro longa. La 5 sepaloj iom mukras kaj la samnombraj petaloj estas entranĉitaj.

Kreskloko[redakti | redakti fonton]

Oni trovas tiun ĉi planton en okcidenta Azio, Nordafriko, Rusio kaj tuta Eŭropo. Ĝin oni renkontas en herbejoj, en ĝardenoj, en razenoj, kaj rande de vojoj, ekde aprilo ĝis septembro.