Mola rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
mola rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Specio: Rosa mollis
Rosa mollis
SM.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mola rozo (Rosa mollis)[1] estas plantspecio el al genro Rozoj (Rosa) ene de la familio de la rozacoj (Rosaceae). Ĝi nature kreskas de Eŭropo ĝis okcidenta Azio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Habito kaj folio[redakti | redakti fonton]

La mola rozo kreskas kiel vertikala arbusto kaj atingas kreskoalton de unu metron. La ŝelo de la branĉoj estas ruĝeca kaj prujna. La pikaĵoj estas egallongaj, mallarĝaj kaj preskau rektaj.[2]

La alterne sidantaj folioj estas nepare plumaj kun kvin aŭ sep folietoj. La folietoj havas longecon de 1 ĝis 3,5 centimetrojn[2] kaj estas eliptaj kaj duoble segildentaj [1]. La supra surfaco estas hara kaj la malsupra surfaco velure hara [3] , kaj estas glandaj haroj.[2].[1]

Floro kaj frukto[redakti | redakti fonton]

La flortempo estas junio ĝis julio. La floroj staras unuope aŭ kvarope. La petioloj, la receptaklo kaj la rozfrukto havas malmultaj glandaj haroj kaj neniu rigidharoj. La duseksaj floroj estas de 4 ĝis 5 cm grandaj radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin sepaloj estas iomete plumaj, glandharaj kaj restas ĉe la frukto. La kvin liberaj petaloj estas roseaj. La relative mallonga pistilo[2] estas ofte 1,6 (1,2 ĝis 2,2) milimetroj [1].

La pedunklo kelktempe havas kelkajn glndojn.[1][3] La globaj, skarlataj rozfruktoj havas diametron de 1 ĝis 1,5 cm.[2],[1] [3]

Kromosomoj[redakti | redakti fonton]

La kromosomonombro estas x = 7; la planto estas kvarploida 2n = 28.[4][5][6][3]

Disvastigo kaj endanĝerigo[redakti | redakti fonton]

La mola rozo troviĝas preskaŭ ĉie en Eŭropo kun escepto de la Apenina duoninsulo. Oni povas trovi ĝin ĝis Turkio kaj okcidenta Azio. [7] [8][5] [9]

Nur en la germana federaciaj landoj Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj Ŝlesvigo-Holstinio ĝi estas minacata.[9][7]

Rosa mollis formortis en vastaj partoj de Svislando, kie ĝi ankoraŭ nur kreskas en la kantono Valezo. Tie ĝi estas forte minacata.[3]

Ĝi preferas sekajn, nutraĵoriĉaj deklivoj, herbejoj kaj arborandoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Rosa mollis okazis 1812 fare de James Edward Smith en Smith & Sowerby: English Botany, 35 volumo, tabulo 2459. sinonimoj por Rosa mollis SM. estas: Rosa pomifera subsp. mollis (SM.) CHRIST, Rosa villosa subsp. mollis (SM.) HOOK. F., Rosa dubitabilis LINDSTR., Rosa heldreichii BOISS. & REUT., Rosa huteri HEINR.BRAUN, Rosa mollissima FR. non WILLD., Rosa pulchella WOODS non WILLD., Rosa ruprechtii BOISS., Rosa zakatalensis Gadzh., Rosa kitaibelii Borbás.[10][11][12]

Rosa mollis apartenas al la subsekcio Vestitae [7]) el la awkcio Caninae en la subgenro Rosa. Proksime parencaj eŭropaj specioj estas la velura rozo (Rosa sherardii) kaj la pomrozo (Rosa villosa).[13] Rosa mollis estas morfologie tre simila al Rosa villosa kaj formas kun tiu specio hibridoj en la svisa kantono Valezo.[8]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Mola rozo. W: FloraWeb.de. germane
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze: Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. 4. Auflage, Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim), 2014, ISBN 978-3-8001-8246-6.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Datenblatt bei InfoFlora dem nationalen Daten- und Informationszentrum der Schweizer Flora.
  4. Mola rozo ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  5. 5,0 5,1 Datenblatt mit Verbreitung in Bayern bei Steckbriefe zu den Gefäßpflanzen Bayerns des Botanischen Informationsknoten Bayern.. Arkivita el la originalo je 2015-02-24. Alirita 2015-02-24.
  6. S. Klotz, I. Kühn, W. Durka (Hrsg.), 2002: Datenblatt bei BiolFlor - Eine Datenbank zu biologisch-ökologischen Merkmalen der Gefäßpflanzen in Deutschland. Arkivigite je 2015-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
  7. 7,0 7,1 7,2 Datenblatt Filzrosen mit Weiche Rose (Rosa mollis) bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben) von Thomas Meyer.
  8. 8,0 8,1 Kurze Informationen zu Rosa mollis / Rosa villosa von der Universität Gießen.
  9. 9,0 9,1 Michael Hassler, Bernd Schmitt: Pflanzenwelt von Deutschland. Arkivigite je 2015-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Mola rozo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  11. Mola rozo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  12. Arto Kurtto, 2009: Rosaceae (pro parte majore). Datenblatt bei Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity.
  13. Alexandra Kellner, Christiane M. Ritz, Volker Wissemann: Low genetic and morphological differentiation in the European species complex of Rosa sherardii, R. mollis and R. villosa (Rosa section Caninae subsection Vestitae). In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 174, 2014, S. 240–256. Volltext-online.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]