Mole Antonelliana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torino vidata de la Mole Antonelliana.
Torino vidata de la Mole Antonelliana.
Mole Antonelliana
turomuzeovidindaĵo [+]

LandoItalio
SituoTorino
- koordinatoj45° 4′ 8″ N, 7° 41′ 36″ O (mapo)45.068987.69324Koordinatoj: 45° 4′ 8″ N, 7° 41′ 36″ O (mapo)

ArkitektoAlessandro Antonelli

Estiĝo1889
Konsekromarto 1888

Mole Antonelliana (Torino)
Mole Antonelliana (Torino)
DEC
Mole Antonelliana
Mole Antonelliana
Map
Mole Antonelliana

Vikimedia Komunejo:  Mole Antonelliana [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Mole Antonelliana (proksimume: konstruaĵego de Antonelli) estas la plej granda monumento de Torino. Ĝi portas la nomon de sia arkitekto, Alessandro ANTONELLI.

La Mole Antonelliana estas brikmura konstruaĵo 167 metrojn alta. Ĝi estas la plej alta brikmura konstruaĵo en Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Mole Antonelliana estis ekkonstruita en 1863. Origine ĝi estis intencita esti sinagogo; mallonge antaŭe oni koncedis al nekatolikoj la liberan kultadon, kaj la juda komunumo de Torino deziris konstrui templon kun lernejo.

La plano estis pri konstruaĵo 47 metrojn alta. Antonelli, komisiita kiel arkitekto, proponis modifojn, kiuj igus la domon 113 metrojn alta kaj la projekton pli multekosta kaj pli longdaŭra. Pro tio la juda komunumo en 1869 decidis meti provizoran tegmenton kaj ĉesigi la laborojn.

En 1873 ili faris ŝanĝnegocon kun la urbo Torino, kiu donis al ili alian terenon por konstrui sinagogon kaj transprenis la nefinitan konstruaĵon. La nova plano estis konstruaĵo honore al reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a, tiam simbolo de la unueco de Italio. Antonelli redaŭrigis la konstruadon kaj aplikis pliajn modifojn, kiuj igis la alton esti de 146, 153 kaj fine 167 metroj (sur la sama bazo).

Bedaŭrinde la verko subite ekhavis strukturajn problemojn, kiuj rezultis el la relative mallarĝa bazo kaj la pezo, kiun ĝi devis porti. Krome la tereno portis unu el la bastionoj de la urba defendomuro; povas esti, ke la grundo ankoraŭ ne estis sufiĉe stabila post la detruado de la muro laŭ ordono de Napoleono komence de la 19-a jarcento.

Antonelli ĝis sia morto laboris pri la konstruaĵo. Eĉ naŭdekjara li igis transporti lin per speciala takelo plurdek metron alten por persone kontroli la staton de la laboroj. Antonelli ne ĝisvivis la finon de la konstruado; ĝin estris lia filo Costanzo [kostAnco]. La internon inter 1905 kaj 1910 ornamis Annibale RIGOTTI.

La historio de la konstruaĵo ne estis trankvila. Dum ĝia konstruado la tertremo de la 23-a de februaro 1887 devigis modifojn por certigi stabilecon. La flugilhava statuo surpinta estis faligita dum tempesto je la 11-a de aŭgusto 1904 kaj estis anstataŭigita per stelo de ĉirkaŭ kvarmetra diametro. La statuo ankoraŭ videblas interne de la konstruaĵo. Plia tempesto je la 23-a de majo 1953 defaligis ĉ. 47 metrojn de la supro; ĝin oni rekonstruis en 1961, ne kiel brikmuraĵon, sed kiel metalan strukturon ĉirkaŭitan per ŝtono. Dum la stabiligaj laboroj oni decidis stabiligi la internon per enormaj betonaj arkoj, kiuj tamen komplete ŝanĝis la internon kaj donis al ĝi malagrablan klaŭstrofobiigan karakteron. Krome iuj avertis, ke la betono tro rigidigas la strukturon kaj malhelpas ĝin elaste oscili.

Inter la 1960-aj kaj 1990-aj jaroj la konstruaĵo servis kiel "balkono de la urbo"; danke al lifto meze de la vasta baza halo, kiu en 59 sekundoj atingas belvidejon 70 metrojn sub la kupolo, multaj vizitantoj povis ĝui elstaran vidon. Ĝi servis ankaŭ por dumtempaj ekspozicioj.

Dum kelkaj jaroj necesis fermi la ejon por rekonstruado kaj forigo de parto de la betonaj arkoj. Nun ĝi estas sidejo de la nacia kina muzeo.

Fine de la 19-a jarcento la Mole Antonelliana estis inter la unuaj konstruaĵoj lumigitaj per etaj flamoj de urba gaso (koaksa gaso). De 1998, okaze de ŝanĝo de la ekstera lumigo, videblas instalaĵo de Mario MERZ nomita "La flugo de la nombroj", kiu montras la komencon de la sekvenco de Fibonacci leviĝantan ĉielen.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kupolo de la Mole Antonelliana ornamas la roverson de la itala monero de 2 cendoj.

Ankaŭ la emblemoj de la Vintraj Olimpikoj 2006 kaj de la UK 2023 deriviĝas de la formo de la kupolo. Okaze de la olimpikoj aperis 2-eŭra monero, kiu same montras, maldekstre, la kupolon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]