Molekula maso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Molekula maso (pli frue molekula pezo) signifas la sumon de la atommasoj de ĉiuj atomoj en unu molekulo. Ĉe la saloj, oni parolas pri formula maso, ĉar la saloj konstruiĝas el jonoj kaj ne el molekuloj.

Oni distingas inter relativa (sendimensia kvanto) kaj absoluta molekula maso (difinita en kg, gu).

Relativa molekula maso[redakti | redakti fonton]

La relativa molekula maso estas la rilato de la molekula maso al la dekdu-ono de maso de la karbonizotopa 12C (atommasa unuo: u), tiel ĝi ne estas mezurunuo.

Kalkulo de relativa molekula maso de akvo kaj karbona dioksido
el unuopaj relativaj atomaj masoj:
Formulo:         H2O
mM = 2 × 1 + 16 = 18
Formulo:         CO2
mM = 12 + 2 × 16 = 44

Absoluta molekula maso[redakti | redakti fonton]

La absoluta molekula maso povas esti donita en mezurunuo. Tamen, pro tio ke la valoroj estas esprimataj per tre malgrandaj nombroj, estas preferinde uzi atommasan unuon u , kio signifas la dekduona parto de la maso de karbona izotopo 12 C. Laŭ difino, la dekduona parto de unu molo de la karbona izotopo 12 C havas mason de 1 g. Tiel, la absoluta molekula maso (en u) kaj la molmaso de molekulo (en g/mol) estas nombre egalaj.

La absoluta molekula maso m M estas donita per divido de molmaso M de molekulo per la nombro da molekulaj eroj en unu molo (t. e. N A ) :

Kalkulo de absoluta molekula maso de akvo (H2O):
M  = 18,015 g mol−1
NA = 6,022·1023 mol−1
mM = 18,015 g mol−1 / 6,022·1023 mol−1 = 29,916·10−24 g  18 u .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]