Moleo de Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moleo de Havano
bulvardo [+]
Koordinatoj23° 8′ 30″ N, 82° 22′ 5″ U (mapo)23.14167-82.36806Koordinatoj: 23° 8′ 30″ N, 82° 22′ 5″ U (mapo)

Moleo de Havano (Kubo)
Moleo de Havano (Kubo)
DEC
Moleo de Havano
Moleo de Havano
Map
Moleo de Havano
Vikimedia Komunejo:  El Malecón [+]
vdr
La havana moleo.
El Malecón.

La Moleo de Havano (hispane Malecón habanero aŭ nur El Malecón estas moleo kaj unu el la plej famaj lokoj de Havano, la ĉefurbo de Kubo. Ĝi konsistas el larĝa avenuo el ses koridoroj kaj longega muro kiu etendiĝas sur la tuta norda marbordo de la kuba ĉefurbo laŭlonge de ok kilometroj.

La komencoj de ĝia konstruado venas ekde la 20-a jarcento en 1901 dum la provizora usona regado en la insulo. Ĝia konstruado realiĝis dum sinsekvaj periodoj kaj daŭris ĉirkaŭ 50 jarojn. La unua sekcio en 1901-1902 etendiĝis ekde la Avenuo Prado ĝis la strato Krespo. La dua sekcio en 1902-1921 etendigis la moleon ĝis la Monumento al Maine. La tria sekcio kiu daŭris ĝis la 1930-aj jaroj finiĝis en la Avenuo de la Prezidantoj, kaj la kvara kaj lasta sekcio 19481952 finiĝis en la enfluejo de la rivero Almendares.

Gravaj monumentoj elstariĝas laŭlonge de la avenuo, kiel tiu de la Generalo Máximo Gómez, la Ĉefgeneralo Antonio Maceo kaj la de la Generalo Calixto García, krom tio gravaj avenuoj de la ĉefurbo finiĝas antaŭ la moleo, kiel la strato 23, la avenuo de la Prezidantoj kaj la avenuo Paseo.

Aliaj monumentoj kaj simbolaj konstruaĵoj ĉirkaŭas ĝin laŭlonge de la avenuo Malekono, kiel la Kastelo de la Reĝa Forto de Havano, la Kastelo de la Pinto, la Turego Sankta Lazaro, la enirejo al la Tunelo de Havano, la Nacia Hotelo, la ambasadejo de Svislando, la sidejo de la Oficejo de la Usonaj Interesoj en Havano, kaj la Turego Ĉorero.

La 7000 metrojn longa cementa muro de la moleo servas kiel la plej vizitata subĉiela renkontiĝejo de la kuba ĉefurbo.

23° 8′ 30″ N 82° 22′ 05″ U / 23.14167 °N, 82.36806 °U / 23.14167; -82.36806 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]