Molnár Dixieland Band

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Molnár Dixieland Band [molnAr diksilend bend] estas hungara ensemblo pri ĵazo. Ili konstante muzikadas diksilandon, ili estas rivaloj de Benkó Dixieland Band. Ili muzikadas ĉefe originajn usonajn melodiojn, tamen apartenas al la grandaj sukcesoj ankaŭ origina hungara popolkanto en stilo diksilando.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1964 Gyula Molnár (klarnetisto) fondis ĵazoensemblon en Szeged el studentoj, tial la ensemblo prenis la nomon de la fondinto. Laŭ la kutimoj la membroj ŝanĝiĝis, sed urbo Szeged konstante restis.

La unuaj sukcesoj venis en festivalo de Salgótarján en la jaroj 1966, 1967 kaj 1969. Poste Hungara Radio kaj Hungara Televizio prezentis la repertuaron. Depost 1971 la ensemblo koncertas ankaŭ eksterlande, komence nur en la socialismaj landoj, poste en Eŭropo, fine eĉ Usono. Ili muzikadis kune ekzemple kun Fatty George, Tony Scott, John Mortimer. Ekde 1998 ili partoprenas en subĉiela festivalo en Szeged.

La debuta sondisko aperis en 1978, poste la ceteraj ekzemple en 1999, 2001, 2004.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.