Molokanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Molokanoj (ruse молокане) estas "Bibli-centrita" religia movado, kiu aperis el la movado de Spiritaj Kristanoj inter la rusiaj kamparanoj, kiuj rifuzis aliĝi al la Rusa Ortodoksa Eklezio en la 1600-aj jaroj. Spiritaj Kristanoj neis la diecon de la caro kaj de ikonoj, ortodoksajn fastojn, militajn mortigojn kaj kelkajn aliajn praktikojn, kiujn ili konsideris kontraŭ-bibliaj. La unuan fojon oni uzis la nomon "molokano" en la jaroj 1670-aj pri la homoj, kiuj malagnoskis la fastajn tagojn (estis 200 da tiaj tagoj en jaro), trinkante lakton (ruse lakto molok-o). Molokanoj mem tute ne rifuzis la nomon — eĉ aldonis vortojn, ke ili estas "trinkantoj de la spirita lakto de Dio" (laŭ Bibli-citaĵo: "kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon" - I. Petro, 2:2).

Herezulojn oni senkompate punis en cara Rusio. En la 1800-aj jaroj la carista politiko estis: forigi la herezon el la centraj partoj de la lando, trasloĝigante herezulojn al Ukrainio, Kaŭkazio, Mez-Azio kaj Fora Oriento. Ĝuste tiel aperis molokanoj ankaŭ en Kars (nuntempe provinco de Turkio).

Fine de la 19-a jarcento en Rusio estis ĉirkaŭ 500 mil molokanoj. 3% el ili foriris komence de la 20-a jc. al Ameriko (plejparte Usono, sed ankaŭ norda Meksiko). Nun en la mondo restas nur ĉirkaŭ 20 mil homoj, kiuj "ethnically identify themselves as Molocans" (etne sin identas kiel molokanoj). En la mondo ekzistas nun ĉirkaŭ 200 molokanaj preĝejoj: 150 el ili en Rusio. Post disfalo de Sovetio plejparto de molokanoj transloĝiĝis el Cis-Kaŭkazio al sudo de Rusio (Stavropola kaj Krasnodara regionoj, Rostova provinco). En Usono plejparto de molokanoj loĝas en Los-Anĝeleso, Sanfrancisco kaj apude. La nombro de usonaj molokanoj, kiuj regule estas ĉe molokanaj kunvenoj, proksimumas kvin milojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.