Molotro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Molothrus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Molotroj
Ino de Brunkapa molotro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Molothrus
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Molotrojbovobirdoj estas birdoj kiuj apartenas al la genro Molothrus de la familio de Ikteredoj. Ili estas nestoparazitoj de Ameriko kiuj estas tue nerilataj al la kukoloj de la Malnova Mondo, unu el kiuj, nome la Komuna kukolo, estas la plej bone konata nestoparazita birdo.

Tiu grupo konsistas el kvin specioj de molotroj kiuj formas la naturan genron Molothrus. Tion konfirmis la filogenetikaj analizoj de sekvencoj de DNA (Lanyon 1992, Johnson kaj Lanyon 1999, Lanyon kaj Omland 1999, ĉe Lowther, 2004).

La genro Molothrus enhavas la jenajn speciojn:

La nenestoparazita Agelajoido estis iam lokita en tiu genro; ĝi estas nune Agelaioides badius.

Ĉi tiu birdo manĝas insektojn, inklude grandajn nombrojn kiuj povas esti instigitaj de supre de brutaro. Por ke la birdoj povu resti kun la grego, ili adaptiĝis je ovodemeti iliajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj. La molotro rigardos kiam ĝia gastiganto metas ovojn kaj kiam la nesto estas lasita neatentita, la ino eniros kaj metos ĝiajn proprajn ovojn. La virina molotro povas daŭre observi la neston post meti ŝiajn ovojn. Se la molotrovo estas forigita, la ina molotro povas detrui la ovojn de la gastiganto[1].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jeffrey P. Hoover; Scott K. Robinson (13a Marto 2007) Retaliatory mafia behavior by a parasitic cowbird favors host acceptance of parasitic eggs. Proceedings of the National Academy of Sciences. Alirita 26a Aŭgusto 2009.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]