Moluskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Molusko
Troveblo de fosilioj: EdiakarioKambrio - Nun
Sepioteuthis sepioidea
Sepioteuthis sepioidea
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Moluskoj Mollusca
Linnaeus, 1758

Caudofoveata
Aplacophora
Polyplacophora
Monoplacophora
Duvalvuloj Bivalvia
Skafopodoj Scaphopoda
Gastropodoj Gastropoda
Cefalopodoj Cephalopoda
Rostroconchia
Helcionelloida

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Moluskoj (Mollusca) [noto 1] estas filumo de senvertebraj, dusimetriaj, molkorpaj bestoj.

Ĉe ili aperis unuafoje dum la filogenezo la ekstera malmola ŝelo (konko), kio ebligis ilian rapidan disvolviĝon. Tiu konko protektis ilin kontraŭ la rabobestoj kaj la eksteraj damaĝaj efikoj.

Korpokonstruo[redakti | redakti fonton]

La korpo de moluskoj ne estas segmentumita. Ilia korpo havas ĝenerale tri ĉefajn partojn: kapon (kiu mankas ĉe la lamenbrakuloj) sur la antaŭa parto, muskolan piedon surventre kaj viscerujon. Sur la kapo troviĝas buŝo, okuloj, palpiloj. La viscerujo kuŝas dorse kun la internaj organoj. La piedo estas dikiĝo de la haŭtmuskolaro. Karakteriza parto de ilia korpo estas la t.n. haŭta mantelo (pallium) surdorse, kiu estas parto de la dorsa epidermo. La glandoj de la mantelo produktas kalkon (CaCO3) sur la eksteran surfacon, kio donas la eksteran malmolan skeleton (konko (valvo)) kaj tiel kovras la mantelon.
La rando de la mantelo etendiĝas postkorpe, ĉefe malantaŭen, tie formanta kavon. En tiu ĉi mantela kavo troviĝas la spirorganoj, tie finiĝas la anuso, reneto ((meta)nephridium) kaj la seksaj organoj.
La moluskoj havas en la buŝkavo raspan langon nomatan radulo (radula).
Ĉe la cefalopodoj formiĝis kapopiedo (kapo+brakoj) kaj funelo (infundibulum).

Spirado[redakti | redakti fonton]

La spirorganoj (diverstipaj brankoj aŭ pulmoj) troviĝas en la mantela kavo, trateksinte per angioj abunde. Sur la surfaco de la spirorganoj ŝanĝiĝas la spirgasoj per difuzo.

Materialtransporto[redakti | redakti fonton]

La cirkula sistemo de la moluskoj konsistas el koro kaj angioj. La moluskoj ne havas kapilarojn. La korpa likvaĵo (la t.n. hemolimfo) fluas tra arterioj (de la koro) al inter la histoj kaj tra vejnoj malrapide reen al la koro. Ĉar la angioj ne formas fermitan reton, tiel oni nomas la tiun transportan sistemon malfermita. (La cefalopodoj havas preskaŭ fermitan cirkulan sistemon)

Nerva sistemo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la moluskoj havas la t.n. ganglian nervan sistemon.

Sekreciado[redakti | redakti fonton]

tra reneto (metanephridium)

Reprodukto kaj individugenezo[redakti | redakti fonton]

La moluskoj estas hermafroditaj bestoj (plimulto de la gastropodoj, lamenbrankuloj) aŭ unuseksaj sen aspekta diferenco (kelkaj specioj de lamenbrankuloj) aŭ unuseksaj kun forta seksa dimorfismo (sepioj), sed ekzistas bestoj ŝanĝantaj sian sekson (ostroj)

La fekundigita ovoĉelo evoluas ĝenerale al kronlarvo (trochophora) kaj poste al vellarvo (veligera). La plena besto evoluas en metamorfozo. La dolĉakvaj kaj surteraj moluskoj ne havas liberan larvoformon. La sepioj evoluas sen larvoformoj.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La nun vivantaj moluskoj havas tri gravajn klasojn, kies specioj vivas ĉefe enakve, nur malgranda parto de la gastropodoj vivas surtere.

Lamarko[redakti | redakti fonton]

Lamarko konsideris la moluskojn kiel deka klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj, insektoj, araknoidoj, krustuloj, anelidoj kaj ciripedoj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la moluskojn kiel la unua grupo kun nervoj finiĝantaj ĉe malperfekta cerbo; krome ili havas konkojn (paĝo 125).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La N.B.N.-nomo estas *Helikofilumanoj*

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]