Monaĥejo de Sankta Antonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Sankta Antonio en julio de 2006.

La Monaĥejo de Sankta Antonio estas monaĥejo de la Kopta Eklezio situanta en la oazo de la Orienta Dezerto de Egiptio, kaŝita profunde en montoj de la Ruĝa Maro. Ĝi situas 155 km sudoriente de Kairo.

Fondado kaj historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo estis konstruita ĉ. 356 sur tombejo de Sankta Antonio. Oni apenaŭ konas ties fruan epokon, dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj multaj monaĥoj alvenis el la monaĥejo de la uedo Natrun al monaĥejo de Sankta Antonio, por eskapi la atakojn de la beduenoj kaj berberoj. La monaĥejon atakis plurfoje la beduenoj de la Orienta dezerto, kaj tiu estis parte detruita en la 11-a jarcento. La monaĥejo havis prosperan epokon inter la 12-a kaj 15-a jarcentoj, sed estis detruita denove en 1454 fare de la beduenoj. Responde al la atakoj, oni konstruis fortikaĵ-similan strukturon ĉirkaŭ la monaĥejon, por protekti ĝin.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Interno de la monaĥejo.

La moderna monaĥejo estas mem-prizorga vilaĝo kun ĝardenoj, muelejo, bakejo kaj kvin preĝejoj. La muroj estas ornamitaj per pentraĵoj pri reĝoj en brilaj koloroj kaj ermitoj en pli malfortaj koloroj. La pentrado de la muroj okazis dum jarcentoj per flugo, kandela graso, oleo kaj polvo. Oni restaŭrigis la pentraĵojn, el kiuj la plej malnovaj venas el la 7-a/8-a jarcentoj, plej nova el la 13-a. Oni ankaŭ restaŭris la lignaĵan internon de la monaĥejo.

La monaĥejo havas bibliotekon kun pli ol 1.700 manuskriptoj. La libraro verŝajne havis pliajn librojn, sed ĝin reduktis la bedueninoj, kiuj uzis la librojn kiel hejtaĵon por kuirado.

La groto, kie vivis Sankta Antonio kiel ermito, situas 2 km de la monaĥejo kaj 680 metrojn super la Ruĝa maro. En 2005 oni trovis ĉelojn de la monaĥoj el la 4-a jarcento, sub la Preĝejo de la Apostoloj.