Monaĥejo Bzovík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la monaĥejo Bzovik. Por la vilaĝo en Slovakio en Distrikto Krupina, vidu Bzovík.

48° 19′ 09″ N 19° 05′ 25″ O / 48.31917 °N, 19.09028 °O / 48.31917; 19.09028 (mapo)Koordinatoj: 48° 19′ 09″ N 19° 05′ 25″ O / 48.31917 °N, 19.09028 °O / 48.31917; 19.09028 (mapo)

Rigardo je la mnaĥejo de ĉefa vojo

Monaĥejo Bzovík estas originale cisterciana (poste premonstrata) monaĥejo trakonstruita je fortifikaĵo (burgo), proksime samnoma vilaĝo Bzovík en distrikto Krupina en Regiono Banská Bystrica en Slovakio . La konstruaĵo de monaĥejo estas pruvo, ke iam difini la „specio“ de konstrua memoraĵo ne estas simple. Monaĥejoj ofte estis la celon de atako de malamikoj kaj tio kaŭzis bezonon de ilia fortigita trakonstruado al fortigitaj punktoj aŭ fortaĵoj. En areo, kiu estis dum la 16-a jarcento en la sfero de turka endanĝero, oni akcele fortiĝis urbojn kaj poste en ĉi (sub turka influo) teritorio ankaŭ ambaŭ la plej malnovajn monaĥejojn en Hronský Beňadik kaj Bzovík.

Kortego de la monaĥejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo en Bzovík ekestis en la unua duono de 12-a jarcento. Origine ĝi estis benediktina monaĥejo iniciita al unua hungara reĝo Stefano la 1-a. Kiel fondisto estis konsiderata ano de gento Hunt-Poznan komeso Lampert. Romanika dutura preĝejo al kiu, malfrue post finonstruaĵoj iĝis monaĥeja konstruaĵo kun „paradiza korto“ kaj kruckoridoro; estis unu de la plej gravaj romanikaj konstruaj memoraĵoj sur teritorio de nuntempa Slovakio. La preĝejo kun la monaĥejo ofte estis la celo de sturmoj; konstruaĵo pli foje ekbrulis, tuj oni rekonstuiĝis kaj parte oni trakonstruigis. La centro de atentemo, la monaĥejo iĝis post la batalo ĉe Mohács. Ĝia posedanto en ĉi tempo estis hungara nobelo de Meza Slovakio Zsigmund Balassa, ano de familio Balassa. Zsigmund forpelis la monaĥoj kaj tuj li komencis trakonstrui la monaĥejon al burgo ĉirkaŭita per potenca kaj forta fortaĵo. Muroj ricevis potencaj kreneloj kaj lignaj rondiraĵoj. Al ili oni alkonstuis enen loĝejoj por soldatoj kaj aliaj konstuaxjoj (por mastrumado). Ĉiu areo estis preservita per larĝaj fosaĵoj kaj potencaj angulaj bastionoj. Ankaŭ sinsekvaj sortoj de ĝi esti buntaj. En la jaro 1620 burgo ekbruligis. En la fino de 17-a jarcento estis redonita al eklezio. Dum ribelo de Imrich Tököli ĝi estis konkerita per ribeloj. Dum alia periodo ĝi iris al sia malapero. Post la mallonga posedo de jezuita ordo kaj estergoma arciepiskopejo komencis malflori. La lastan baton monaĥejo akiris dum bataloj de la dua mondmilito kaj neniigado de lokaj civitanoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Areo de estinta monaĥejo estas en ruinoj, nur eksteraj fortifikaĵoj kaj bastionoj estas konservitaj. Ĝi estas bone videbla post la devojiĝo de la ĉefa vojo je la suda parto de la vilaĝo al vilaĝo Senohrad.

Fonto de slovaka versio[redakti | redakti fonton]

  • Štefan Pisoň: Hrady, zámky a kaštiele na Slovensku, Osveta, Martin, 1973

Eksteraj ligiloj (slovake)[redakti | redakti fonton]