Monaĥejo Dafni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mozaiko de Dafni

La monaĥejo de Dafni aŭ nur Dafni (greke Δάφνι) troviĝas je 11 kilometroj nordokcidente de la centro de Ateno, proksime al la samnoma arbaro. Ĝi estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1990. En la jaro 1999 estis severe damaĝita pro tertremo kaj ekde tiu dato ĝi estas fermita al la publiko pro riparado.

La monaĥejo apartenas al la Greka Ortodoksa Eklezio kaj estis fondata komence de la 6-a jarcento sur la sanktejo al Apolo en Dafni kiu estis detruita de la gotoj en 395. La ionikaj kolumnoj de la antikva templo estis reuzita por la konstruado de la monaĥejo. Tamen, hodiaŭ nur restas unu kolumno ĉar ĉiuj aliaj estis portitaj al Londono fare de Lord Elgin.