Monaĥejo Engelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Monaĥejo Engelberg

Monaĥejo Engelberg en vintro

arkitektura strukturo • abatejomonaĥejo
Bazaj informoj
Loko Engelberg
Geografiaj koordinatoj 46° 49′ 14″ N 8° 24′ 35″ O / 46.82056 °N, 8.40972 °O / 46.82056; 8.40972 (mapo)
Religia aliĝo Romkatolikismo, benediktana ordeno
Ŝtato Svislando Svislando
Jaro de konsekro 1120
Religia statuso monaĥejo
Funkcia statuso monaĥejo
Arkitektura priskribo
Jaro de komenco 1120
Jaro de kompletigo 1745
Karakterizaĵoj
vdr

Monaĥejo Engelberg estas benediktana monaĥejo kaj princabatejo fondita en la jaro 1120 de la nobelo Konrado de Sellenbüren.

Historio[redakti | redakti fonton]

La abato de la Monaĥejo Engelberg dum mezepoko estis la reganto de la tuta valo de Engelberger Aa kaj la monaĥejo posedis multajn bienojn kaj teritoriojn en tuta Alemanio. Engelberg sub la kontrolo de la monaĥejo estis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 aparta ŝtato, kiu ek de 1306 estis asociita membro de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1798 la helveta registaro devigis la abaton de Engelberg rezigni pri la regado de la valo kaj Engelberg tiam unue aliĝis al la Kantono Nidvaldo kaj poste en la jaro 1815 al la Kantono Obvaldo.

La monaĥejo plurfoje estis detruita de incendioj, kaj la valo de Engelberg ankaŭ plurfoje estis viktimo de pestepedemioj kaj politikaj kvereloj. En la jaro 1690 estis konstruita la Senjora domo Grafenort kiel ripozejo de la abato kaj la monaĥoj en la suba valo. La monaĥejo en sia hodiaŭa formo estis konstruita en la 18-a jarcento. La konstruado daŭris dekkvin jarojn de 1730 ĝis 1745.

Eklezia aparteno[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1814 la abatejo Engelberg apartenis eklezijure al la episkopejo Konstanco. Ek de 1814 ĝi estas parto de la episkopejo Koiro.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

La orgeno en la abata preĝejo estas la plej granda orgeno de Svislando.

Ek de la jaro 1851 al la monaĥejo apartenas abata lernejo. En la jaro 2001 estis fondita la fondumo Akademio Engelberg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]