Monaĥejo Fischingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Fischingen
abatejomonaĥejo • religia komunumo [+]
Koordinatoj47° 24′ 43″ N, 8° 58′ 6″ O (mapo)47.4119277777788.9682805555556Koordinatoj: 47° 24′ 43″ N, 8° 58′ 6″ O; CH1903: 715440 / 252360 (mapo)

Monaĥejo Fischingen (Kantono Turgovio)
Monaĥejo Fischingen (Kantono Turgovio)
DEC

Monaĥejo Fischingen (Svislando)
Monaĥejo Fischingen (Svislando)
DEC

Map
Monaĥejo Fischingen
Vikimedia Komunejo:  Kloster Fischingen [+]
vdr
Mapo de la Monaĥejo Fischingen
Interno de la monaĥeja preĝejo

Monaĥejo Fischingen estas monaĥejo en la komunumo Fischingen en la Kantono Turgovio en Svislando.

Situo[redakti | redakti fonton]

La monaĥeo situas en la supra parto de valo de la rivero Murg antaŭ la supreniro al Hulfteggpasejo, kiu kondukas al la supera Töss-Valo. Tio estis tradicia Jakobvojo de Konstaco tra Rapperswil al Einsiedeln.

Historio[redakti | redakti fonton]

La benediktana monaĥejo estis fondita en la jaro 1138 de la episkopo de Konstanco, kiel propra episkopa monaĥejo. Ĝi servis kiel rifuĝejo por pilgrimantoj sur la vojo de Konstanco al Einsiedeln.

Flora epoko[redakti | redakti fonton]

En sia flora epoko en la 13-a jarcento 150 monaĥoj kaj 120 monaĥinoj vivis en la monaĥejo. La voktado pri la monaĥejo apartenis al la Grafoj de Togenburgo. La tombo de la Sankta Ida de Togenburgo troviĝas en la monaĥejo.

Unua fermo dum la reformacio[redakti | redakti fonton]

Dum la reformacio la monaĥejo estis fermita dum pluraj jaroj. Post la konkero de Turgovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1526 la monaĥejo estis remalfermita.

Dua fermo post fondo de la Svisa Federacio[redakti | redakti fonton]

La 27-an de junio 1848 la monaĥejo estis fermita denove de la Granda Konsilio de Turgovio.

Rekatolikiĝo kaj remalfermo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1879 la Katolika Virasocio Sankt-Idazell akiris al monaĥejon kaj en ties lokoj malfermis la katolikan orfejojn Sankt-Idazell. En la jaro 1973 la Svisa Konfederacio nuligis la leĝon el la jaro 1853, kiu malpermesis la refondon de monaĥejoj. Tio ebligis, ke en la jaro 1977 la monaĥejo povis esti remalfermita en la iamaj konstruaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]