Monaĥejo Haghpat
| Monaĥejo Haghapat Հաղպատավանք* |
||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | ii, iv | |
| Fonto | [1] | |
| Regiono** | Eŭropo | |
| Koordinatoj | 41°05′38″N 44°42′43″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 41.09389 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">41.09389°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1996 (20-a Sesio) | |
| Plie | 2000 | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
[[Kategorio:Mondaj heredaĵoj en
Armenio|Monaĥejo Haghpat]]
La Monaĥejo Haghpat, ankaŭ konata laŭ la armena vorto Haghpatavank ("Հաղպատավանք"), estas monaĥa komplekso de Armenio. [1]
Priskribita kiel «ĉefverko de la religia arkitekturo kaj ĉefa lernocentro en la Mezepoko», tiu altestimata institucio de la Armena Apostola Eklezio estis listigita kiel Monda heredaĵo de UNESKO en la jaro 1996. [2] La monaĥejo estis fondata de sankta Niŝan (Surb Nŝan) en la 10-a jarcento sub regado de la armena reĝo Abas la 1-a. La proksima monaĥejo Sanahin estis konstruata en la sama epoko. [3][4] La monaĥejoj Haghpat kaj Sanahin estis elektitaj de Unesko kiel Monda heredaĵo ĉar la du kompleksoj reprezentas la floradon de la religia arkitekturo de Armenio, kies unika stilo disvolviĝis pro miksaĵo de elementoj de la bizanca kaj tradicia arkitekturo de Kaŭkazio.
La monaĥejo estis plurfoje damaĝita. En iu momento ĉ. la jaro 1130, tertremo detruis partojn de la monaĥejo Haghpat kaj ne estis riparita ĝis post 50 jaroj. Ĝi ankaŭ suferis la atakon de armeoj tra la multaj jarcentoj de ĝia ekzistado kaj la granda tertremo de 1988. Malgraŭ tio, granda parto de la komplekso konserviĝas sendifekta kaj sed grandaj modifoj.
Hodiaŭ la regiono fariĝas turisma celo ĉiutage pli populara.
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ UNESCO, «Monasteries of Haghpat and Sanahin»
- ↑ http://www.findarticles.com/p/articles/mi_m1310/is_1998_May/ai_20825359 «The monastery of Haghpat» por Elisabeth Baudourian, UNESCO Courier, mayo de 1998]
- ↑ Armenica.org, «The Architectural Complex of Haghpat Monastery»
- ↑ Armenian Enlightenment Chronicle