Monaĥejo Lorsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monaĥejo Lorsch*
Monda Heredaĵo

Kloster Lorsch 01.jpg
La karolida pordegohalo (okcidenta flanko) kaj la baziliko (maldekstre fone)
Lando Flago-de-Germanio.svg Germanio
Tipo Kultura heredaĵo
Kriterioj
Fonto 515
Regiono**
Registra historio
Registrado 1991  (15-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La monaĥejo Lorsch [lorŝ] estas eksa abatejo de benediktanaj monaĥoj, rande de la historia urbeto Lorsch en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio de Germanio. La monaĥejo fondiĝis dum la jaro 764 kaj dum 468 estris regionan ŝtateton kun parte granda teritorio en la sudo de Hesio, ĝis dum la jaro 1232 la monaĥejaj konstruaĵoj kaj ĉiuj teritorioj transiris en la posedon de la elektoepiskopujo Majenco (Erzstift Mainz). Dum la frua mezepoko la monaĥejo estis spirita kaj kultura centro de la Franka imperio. La Pordega aŭ Reĝa Halo de ĝi estas la sola komplete konservita konstruaĵo el la epoko de la Karolida Dinastio kaj apartenas al la plej signifaj konservaĵoj de arkitekturo el la antaŭromanika epoko.

Aparte famaj estas la verkoj el la granda monaĥeja biblioteko, kiuj hodiaŭ konserviĝas en plej diversaj lokoj de la mondo. La monaĥejo Lorsch (abatejo kaj baziliko) ekde la jaro 1991 estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.

Historiaj nomaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]

la karolida pordegohalo (okcidenta flanko)
la karolida pordegohalo (orienta flanko)

En dokumentoj ekzistas tuta fakso da variaj formoj de la monaĥeja nomo: dum la 9-a jarcento Lorishaim, dum la 9-a kaj 11-a jarcentoj Loresham, same dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj Laurishaim, dum la 10-a jarcento ankaŭ Laresham, inter la 10- kaj 12-a jarcentoj Lareshaeim kaj Lauresheim, dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj Lauresham, dum la 11-a jarcento alternative ankaŭ Larsem, Loraszam, Lorozam kaj Lorisham, dum la 12-a jarcento aldone ankaŭ Laurisca, Laurisham, Laureshan, Loressam, Lorisheym, Lorscheim kaj Lors.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua mezepoko[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kodekso de Lorsch, la monaĥejo estis fondita kiel nobela monaĥejo de la grafo Cancor de Alemanio kaj Rheingau kaj de lia patrino Williswinth. La unua preĝejo kaj monaĥejaj konstruaĵoj estis el ligno kaj situis ĉe la rivereto Weschnitz [veŝnic] en la loko de la hodiaŭa baziliko. Supozeble jam antaŭ la monaĥeja fondo de la jaro 764 en tiu loko ekzistis ligna preĝejo de la Sankta Petro, same posedata de la nobela familio. La nova monaĥejo dum la jaro 764 estis donacita kiel persona posedaĵo al la episkopo de Metz, kiu estis parenco de Williswinth kaj Cancor. La episkopo havis proksimajn rilatojn al la frankaj regantoj, estis sendito de la papo en la franka imperio kaj gvidanto en la organiziĝo de la kristana eklezio en la imperio. Tial ke la monaĥejo restis persona nobela posedo, la najbaraj episkopoj de Worms kaj Mainz ne havis ŝancon integrigi ĝin en sian posedon, sed la monaĥejo restis sendependa institucio, kies teritoriaj posedoj laŭgrade plivastiĝis. Ekde la fondiĝo enkondukiĝis la monaĥaj reguloj de la benediktanoj. La papo Paŭlo la 1-a donacis al la monaĥejo kiel relikvo la ostojn de la kristana sanktulo Nazarius, kiuj alvenis dum julio 765 - tiu kristana relikvo estis inter la unuaj, kiuj ekzistis en la Franka Imperio, kaj donis al la monaĥejo grandan reputacion.

La abatejo ricevis pli kaj pli da donacoj, kaj la nombro de pilgrimantoj al la sanktula relikvo rapide tre kreskis. Tial jam dum la jaro 765 ekkonstruiĝis nova, pli granda preĝejo. Dum marto 766, 16 monaĥoj vivis en Lorsch.

Imperiestra monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Kiam grafo Cancor mortis dum 771, lia filo Heimerich deklaris sin posedanto de la monaĥejo. La abato petis decidon el la kortuma juĝejo de imperiestro Karolo la Granda, kaj laŭ la juĝeja decido mem ricevis la abatajon kiel persona posedo. Por maleviti pliajn provojn de nobeloj aŭ najbaraj episkopoj alproprigi al sia la abatejon, la abato sekve donacis ĝin al Karolo la Granda. La monaĥejo do iĝis imperiestra, ekhavis imperian protekton kaj la rajton, mem elekti siajn abatojn.

Karolo la Granda dum la jaroj 773 kaj 774 donacis al la monaĥejo la regionojn Heppenheim kaj Oppenheim. En la tradicio, laŭ kiu dum la komenca fazo de la monaĥejo la monaĥoj senĉese preĝis favore al la nobeloj, kiuj kompense finance subtenis la institucion, Karolo la Granda kompense al siaj donacoj postulis de la monaĥoj aldone preĝi favore al la imperiestra familio kaj la tuta Franka Imperio. Dum 774 la nova preĝejo pretiĝis. La abato invitis la imperiestron, kies kortumo ĵus troviĝis en la najbara urbo Speyer, post kiam la franka armeo en norda Italio venkis la langobardoj. La imperiestro kaj la episkopo de Majenco akceptis la inviton, inaŭguris la preĝejon kaj transportis la relikvon de la malnova al la nova restejo. Aldone al la ĝisnunaj konstruaĵoj ekestis rezidejo por la imperiestro kaj lia kortumo, kiu latine nomiĝis Palatium (el kiu poste kaj ekeestis la esperanta vorto palaco kaj la regiona nomo Palatinato). Inter la frankaj imperiestro Karolo la Granda kaj poste Ludoviko la Germano aparte ofte vizitis la monaĥejon kaj la tiean rezidejon.

la fama Evangeliaro de Lorsch, kiu nuntempe dispartigite troviĝas en Romo, Londono kaj Alba Iulia, dum la tempo de abato Adalung venis al Lorsch. La bildo montras folion 1 de la manuskripto Pal. Lat. 50 el la Vatikana Biblioteko, kaj bildigas la evangeliston Luko.

Plian gravan taskon la abatejo ricevis ekde la kvara abato, Richbod, kiu ekoficis dum la jaro 784 kaj instalis signifan skribejon kaj kopiejon de manuskriptoj. Paralele antaŭ la fino de la 8-a jarcento aldoniĝis lernejo, kaj ekestis la monaĥeja biblioteko, kiu dum la centra mezepoko famis en la tuta okcidenta Eŭropo. Richbod havis proksiman rilaton al la franka imperiestra kortumo, kaj inter la jaroj 791 kaj 793 ankaŭ estis ĉefepiskopo de la diocezo Trier. La monaĥejo havis gravan rolon pri la produktado de libroj en la Franka Imperio kaj por eduka reformo de la ŝtato.

Per donacoj de lokaj nobeloj la teritorio de al monaĥejo dum la sekvaj jarcentoj tre grandiĝis: ili ĉefe koncernis areojn en la germanaj historiaj regionoj Wormsgau, Lobdengau, Oberrheingau, Kraichgau kaj Speyergau, malpli amplekse el la regionoj Lahngau, Wetterau (norde de Frankfurto ĉe Majno), Niddagau, Maingau, Anglachgau kaj Ufgau (la lastaj du sudokcidente de Speyer), Wingertland (en la orienta parto de la montaro Odenwald), Elsenzgau kaj Breisgau (la ĉirkaŭaĵo de la urbo Frajburgo).

Divido de la Franka Imperio[redakti | redakti fonton]

Abato Adalung sukcesis ankoraŭ plimultigi la posedojn de la abatejo. Ankaŭ li havis proksimajn rilatojn al Karolo la Granda, kiu dum 808 samtempe nomumis lin estro de la abatejo Saint-Vaast en Arras. Adelung inter alie subskribis la testamenton de Karolo la Granda, kaj estis grava konsultanto ankaŭ por la posta imperiestro Ludoviko la Pia. En la sekvaj konfliktoj inter la imperiestro kaj liaj filoj kaj kontraŭ la papo la abatejo foje peris, foje ricevis pliajn donacojn, por ne subteni la kontraŭan flankon, kaj entute pli fortiĝis. Dum la jaro 834 la imperiestro Ludoviko la Germano bezonis la abatejan subtenon kaj igis lian konsilanton Einhard [ajnhart] donaci al la abatejo la regionon Michelstadt en la centro de la montaro Odenwald. La sekva abato Samuel paralele iĝis episkopo de la diocezo Worms. En la konflikto inter Ludoviko la Germano kaj Lotaro la 1-a li subtenas Lotaron, sed post 843 ankaŭ reinterpaciĝis kun Ludoviko, tial ke per interŝanĝo de areoj eblas rekunigi la abatejan teritorion, tre dispecigitan pro la divido de la imperio.

Centra mezepoko[redakti | redakti fonton]

Dum la 9-a ĝis 13-a jarcentoj la monaĥeja biblioteko iĝas unu el la plej grandaj de Eŭropo. Pli poste ĝi integriĝas en la Bibliotheca Palatina.

Malfrua mezepoko[redakti | redakti fonton]

la monaĥejo ĉirkaŭ la jaro 1615 sur kolorigita kuproĉiza printaĵo de Matthaeus Merian

Dum la jaro 1232 la abatejo iĝas parto de la ĉefepiskopejo Majenco kaj devas reformiĝi. La benediktanoj, kiu malkonsentas kun tio, devas forlasi la abatejon kaj anstataŭiĝas per cisterciensaj monaĥoj, kiuj dum 1248 estas anstataŭigitaj per tria grupo da monaĥoj. Dum 1461 la monaĥejo kaj siaj teritoriaj posedaĵoj iĝas parto de la historia teritorio Kurpfalz, kie dum 1556 enkondukiĝas la reformacio kaj la monaĥejo malaktiviĝas. Dum la Tridekjara milito la hispana armeo dum la jaro 1621 forbruligas la urbeton Lorsch. Dek jarojn post tio, en 1631 la eklezia historiisto Georg Helwich (1588–1632) je la titolo „Antiquitates Laurishaimenses“ publikigas ampleksan latinlingvan kronikon de la monaĥejo.[1]

Ekde la 17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Tridekjara milito la abatejo denove iĝas posedo de la regiono Majenco kaj oni forprenas ĉiun utiligeblan. Nur la Pordega Halo restas sendifekta. Ĝi estas la plej malnova komplete konservita germania ŝtona konstruaĵo post la Romia Imperio kaj hodiaŭ peras impreson pri la arkitekturo de la Franka Imperio.

Ekde la jaro 1991 la abatejo kaj baziliko Lorsch estas listigataj kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.

Koordinatoj: 49°39′14″N 8°34′8″E  /  49.65389°N, 8.56889°O / 49.65389; 8.56889 (Monaĥejo Lorsch)