Monaĥejo Makravank
El Vikipedio
Makravank (armene Մակրավանք) estas monaĥejo de Armenio situanta en la antikva vilaĝo Makravan, nuntempe suburbo de Hrazdan, ĉefurbo la marzo Kotajko, en la centro de la lando.
La monaĥa komplekso havas tri konstruaĵojn:
- kapelo de la 11-a jarcento, preskaŭ en ruinoj;
- la preĝejo Surb Astvacacin («Sankta Dipatrino») de la 13-a jarcento, kovrata de ronda tamburo kaj konika kupolo.
- gavito el kiu nur konserviĝas la malsupra parto de la muroj.