Monaĥejo Soloveckij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Solovki-1--07.2004.jpg

La Monaĥejo Soloveckij (ruse Соловéцкий монасты́рь) estis la plej granda citadelo de la Kristanaro norde de Rusio antaŭ ĝia konvertiĝo en malliberejo kaj speciala soveta koncentrejo (1926–1939), kiu funkciis kiel modelo por la Gulagoj. Situanta en la Solovecaj insuloj ĉe la Blanka Maro, la monaĥejo estas unu el la juveloj de la rus-ortodoksa arkitekturo. Ĝiaj plej gravaj strukturoj venas de la 16-a jarcento.

La monaĥejo estis fondita fine de 1429 de la monaĥoj Germano kaj Savati, de la monaĥejo Kirilo-Belozerskij en la malgranda arkipelago Solovki. En la 17-a jarcento ĝi havis 350 monaĥojn, 600-700 servistojn, manfaristojn kaj kamparanojn. En la jaroj 1650 kaj 1660, ĝi estis la bastiono por la malnovaj kredantoj. La ribeliĝo de la monaĥejo Soloveckij 16681676 estis direktita kontraŭ la Raskol entreprenita de la Patriarko de Moskvo kaj ĉiuj Rusioj Nikon kaj akiris kontraŭfeŭdisman naturon.