Monaĥejo de Golia (Iași)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Golia
La monaĥejo de Golia en Iași
La monaĥejo de Golia en Iași
monaĥejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Iași
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rumana ortodoksa eklezio
Arkitektura priskribo
Konstruado 16-a jarcento
Specifo
Ligiloj
Adreso 51 str. Cuza Voda, Iasi
vdr

La Monaĥejo de Golia (rumane: Mănăstirea Golia) estas Ruman-Ortodoksa monaĥejo situanta en Iaşi, Rumanio. La monaĥejo estas listigita ekde 2012 en la listo Europa nostra, la kulturheredaĵo protektita de Eŭropa Unio[1] kaj la premio estis solene transdonita la 10-an de marto 2013 en Iaşi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Turo de Golia

La monaĥejo situas en la mezo de la malnova moldava ĉefurbo kaj estis konstruita sur la fundo de preĝejo, en la 16-a jarcento, de la bojaro Ioan Golia. Ĝi estis rekonstruita sur pli granda skalo de princo Vasile Lupu inter 1650 kaj 1653, kaj kompletigita de lia filo Ștefăniță Lupu. En 1687 Jan Sobieski, reĝo de Pollando, bruligis ĝin. Feliĉe oni povis baldaŭ restaŭri ĝin, kion atestas la fakto, ke la geedziĝo de Gheorghe Duca Voivode kun Maria Brancoveanu estis celebrita en ĝi en 1693.[2]

La monaĥejo estas ĉirkaŭita de altaj muroj, per angulaj gvatturetoj kaj 30 m alta turo kun 120 ŝtupoj, unu el la simboloj de la grandurbo. Ĝi loĝigas i.a. la muzeon Ion Creangă (la verkisto estis vikario de la eklezio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Golia monastery (angle france). Alirita 2013-05-17.
  2. Golia monastery (angle). Arkivita el la originalo je 2013-05-14. Alirita 2013-05-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]