Monaĥejo de Sankta Valpurgo (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ruinoj de la monaĥinejo.
La ruinoj fotitaj el la okcidenta parto.
Modelo de la monaĥinejo, kiu troviĝas inter aliaj modeloj ĉe la Neideck-turo proksime al la kastela ĝardeno de Arnstadt.

La ruinoj de la eksa Valpurgo-klostro (germane: Walpurgiskloster, Walburgiskloster) troviĝas en Arnstadt sur monteto super la zoo. Ĝi estis grava monaĥejo de la ordeno de la benediktaninoj.

Patroneco[redakti | redakti fonton]

La monaĥeja preĝejo estis sub la patroneco de la Dipatrino. Pro la situo de la abatejo sur la Valpurga monto, Sankta Valpurgo baldaŭ iĝis la dua patronino. Post la translokiĝo de la klostro la dua patroneco denove malaperis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita antaŭ 1196, eble ĉirkaŭ 1100 aŭ eĉ jam en la 10-a jc kaj funkciis ĝis 1533, la jaro de la abolicio pro la reformacio enkondukita surloke fare de la grafoj de Schwarzburg. Fondintoj estis la posedantoj de la grundo, nome la monaĥoj de la Abatejo Hersfeld. De ili la monaĥejo ĉiam dependis (faktermino latina de la statuso: propriae hereditatis - i.a. kun rajto de investituro).

Administrado[redakti | redakti fonton]

Estris la konventon priorino; animzorgadon kaj administradon prizorgis ĉefadministranto (praepositus). Li estis obeota kaj estis instalita fare de la hersfeldanoj. La monaĥejo estis patronanta la tri paroĥajn preĝejojn de Arnstadt kaj posedis beneficium en Gebesee. Grundposedaĵoj, specialaj rajtoj kaj fontoj de enspezoj en Arnstadt kaj la ĉirkaŭaĵoj estis multnombraj.

Kvereloj pri potenco; translokigo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la 13-a jc ekkverelis la hersfeldanoj kun siaj voktoj, la grafoj de Käfernburg-Schwarzburg pri la daŭro kaj la kvalito de la regado en Arnstadt. Tiam la monaĥejo trapasis krizon danĝeran. En 1309 ĝi translokiĝis urbokernen ĉe la Preĝejo de la Virgulino, kiu ekservis al la benediktaninoj kiel klostra kirko. La iaman surmontan kirkon oni uzis por pilgrimado. Pri la grandeco de la konvento antaŭ la 15-a jc mankas indikoj. En 1457 ĉiuokaze ĝi havis 32 monaĥinojn, en 1528 ĉirkaŭ 20, en la jaro de la nuligo nur 8.

Remalkovro[redakti | redakti fonton]

En 1976 anoj de la Turingia historia societo komencis elfosadon sur la altebenaĵo. Sukcese ili trovis eĉ la restojn de antaŭa konstruaĵo. Pluse oni malkovris cisternon. La laboroj finiĝis nur en 1993.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Robert Hermann: Verzeichniß der im preußischen Thüringen bis zur Reformation vorhanden gewesenen Stifter, Klöster und Ordenshäuser. - En: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde, vol. 8 (1871), p. 13-14
  • Peter Unger / Ulrich Lappe: Thüringen im Mittelalter. Die Schwarzburger, en: Thüringer Landesmuseum Heidecksburg (eld.): Beiträge zur schwarzburgischen Kunst- und Kulturgeschichte 3, Rudolstadt 1995, ISBN 3-910013-16-3, Das Walpurgiskloster bei Arnstadt. Historische Überlieferung, Ausgrabungsergebnisse und Funde, p. 217–226.
  • Ulrich Lappe: Was ist aus dem Benediktiner-Nonnenkloster in Arnstadt geworden?, en: Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung (16/2007) p. 5-13
  • Ulrich Lappe: Wüstungen im Kreis Arnstadt, en: Aus der Vergangenheit von Arnstadt und Umgebung (4/1994) p. 80 sekv.
  • Peter Unger, Ulrich Lappe: Ausgrabungen auf dem Gelände des ehemaligen Walpurgisklosters bei Arnstadt, en: Ausgrabungen und Funde (38/1993) p. 244-253
  • H.E. Müllerott: Bonifatius und die Wiege der Grafen von Käfernburg-Schwarzburg im mittleren Thüringer Wald, Thüringer Chronik-eldonejo, Arnstadt 1994, ISBN 3-910132-21-9
  • Herbert von Hintzenstern: Gebaut wie für die Ewigkeit - Klosteranlagen in Thüringen, Verlagshaus Erfurt, 1996, ISBN 3-89683-104-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]