Monaĥejo de la Grotoj de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Monaĥejo de la Grotoj (ukraine, Печерська лавра, Peĉerska Lavra) estas monaĥejo de la Ortodoksa Eklezio en Kievo (Ukrainio). Ĝi konstruiĝis en 1051 dum la regado de Jaroslavo la Saĝa. Ĝi estas la plej antikva monaĥejo de Ukrainio kaj unu el la sanktaj lokoj por la ortodoksaj kristanoj de la lando. En 1990 ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de UNESKO, kune kun la Katedralo Sankta Sofia.

Ĝi troviĝas en la strato Ribeliĝo de Januaro (Ciчнeвoгo Пoвcтaння, Siĉnevogo Povstanja) en areo de arbaraj montetoj, proksime de la okcidenta bordo de la rivero Dnepro. Ĝi havas areon de 28 hektaroj kaj ĉirkaŭata de murego. Ĝi dividiĝas en du zonoj: la alta kaj la malalta. Ambaŭ gastigas plurajn konstruaĵojn el religi-kultura graveco: preĝejoj, monaĥejoj, muzeoj kaj la antikvaj grotoj de la monaĥoj kiuj konformas la historian nukleon de la komplekso.