Monaĥenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Monaĥenanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. monacha
Oenanthe monacha
(Temminck, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La MonaĥenantoKapuĉa enanto, Oenanthe monacha, estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas birdo de Mezoriento.

Somere la masklo de Monaĥenanto (16 al 18 cm longa kun enverguro de 29–30 cm kaj pezo de 18-20 g) estas nigrablanka birdo kun iom longa beko. La blankaj krono kaj ventro ege kontrastas kun la nigraj vizaĝo, dorso kaj gorĝo. La vosto kaj pugo estas blankaj kun nigra vostocentro (kaj iom en anguloj), sed sen la nigra bordo, kion havas tiom da samgenranoj. La situacio de la blanka krono (ĝis la nuko) ĉirkaŭata de nigraj korpopartoj estas malofta ĉe enantoj kaj ekzistas nur ankaŭ ĉe la Blankakrona enanto, sed tiu havas ankaŭ nigrajn dorson kaj bruston, dum tiu ĉi havas nigrajn nur suprajn bruston kaj dorson. La inoj estas brunaj, kaj iom pli palaj sube, do eblas paroli pri seksa dimorfismo ĉe tiu specio. Tamen la vostobildo estas simila al tiu de la masklo, sed la fonkoloro estas pli sablokolora ol blanka.

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]. La specifa nomo O. monacha aludas kaj signifas “monaĥo” aŭ “kiel monaĥo” kun referenco al la kontrasta blanka krono inter nigraj korpopartoj, do kongruas kun ĝi la nomo en Esperanto. Eble la celita ordeno de monaĥoj estus dominikanoj.

Tiu 16–17 cm longa birdo estas specio de loĝantaj birdoj kiuj reproduktiĝas en senvegetala ŝtoneca dezerto el orienta Egiptio tra la Arabia duoninsulo al Irano kaj Pakistano. Ĝi estis kiel vaganto en Kipro. La nesto estas konstruita en rokfendo; la ino demetas 3-6 helbluajn ovojn dum normala ovodemetado. La kovado daŭras 13 aŭ 14 tagoj, kaj probable estas farita nur de la ino.

Monaĥenantoj manĝas insektojn, ofte kaptitajn dumfluge kaj alte; ankaŭ semojn. La alvoko estas fajfa vit aŭ “ĉak”, kaj la kanto estas akra trilado de longaj frazoj kun krakado, imitadoj kaj izolitaj notoj. Temas pri timida specio kiu profitas la fendojn de la rokaj ravinoj por reproduktado kaj rifuĝado; la specio defendas la teritorion el aliaj insektomanĝantaj specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. Alirita 2008-02-05.