Monaĥo
Monaĥo (latine: monachus, greke: μοναχός monaĥos - soliĝinta) estas homo praktikanta religian asketismon, kiu ekzercas la menson kaj la korpon utile al la spirito; li faras tion aŭ sola aŭ kun aliaj homoj de simila celo, sen homoj, kiuj ne partoprenas tiun ĉi celon.
En Eŭropo kaj ĉe la Mediteraneo ekzistas longa tradicio de kristanaj monaĥ-ordenoj. En la romkatolika eklezio ekzistis/as interalie: Benediktanoj, Cistercianoj, Kamaldolianoj, Trapistoj kaj Kartuzianoj.
Monaĥoj plimalpli ekzistas en ĉiuj religioj; kronologie:
- ĝajnismo;
- budhismo (vidu: bonzo, lamaismo, arahanto);
- hinduismo;
- judismo (teorie ne, sed historie estis (kaj gravis) la esenoj);
- kristanismo, ĉefe en katolikismo (vidu monaĥaj ordenoj), ortodoksismo; en protestantismo tio teorie estas forpuŝita, tamen ekzistas unu protestanta monaĥejo en Taizé;
- islamo: la "ortodoksa" islamo ne akceptas monaĥismon, sed inter kelkaj branĉoj abundas sufioj, kiuj vivis foje (ekzemple en Turkio) komune en tepeoj.
Listo de Monaĥoj
Rilataj temoj
Fotogalerio