Monado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto monado devenas el la antikva greka μονάς monas (siavice devenanta el μόνος monos kiu signifas "unuo", "unuopulo", "unikulo") kaj ricevis diversajn signifojn depende de la kontekstoj en kiuj ĝi estis uzita.

Filozofio

La termino, en la senco de "lasta individua unuo", frue aperis el la historio de la greka filozofio. En la doktrino de Pitagoro, oni utiligis tiun terminon por aludi al la principo (ἀρχή = arke) el kiu originas la nombroj, la multoblo da entaĵoj unudimensiaj kaj la “”kvar elementoj”” (aero, tero, fajro, akvo) konstituantaj la mondon. En la dialogoj de Platono oni uzis la pluralon monadojn kiel sinonimojn de ideoj. En la verko Metafiziko de Aristotelo la koncepto reprezentiĝis kiel principo de la nombro, tamen senkvanta, sendividebla kaj senŝanĝa. La vorto monado estis uzita ankaŭ de novplatonistoj por priskribi la Unuon. En la leteroj de la kristana novplatona Sinesjo el Kireno Dio estis difinita kiel laMonado de la Monadoj.

En 1591, Giordano Bruno en De monade, numero et figura, hipotezas monadon kiel nedivideblan entaĵon dum Dio estas la Supera monado el kiu fluas la malsuperaj.

La termino "monado", ĉiukaze, estas precipe ligita al la filozofio de Leibniz, en kiu la doktrino de monadismo okupas pozicion de elstara gravo. Por kompreni lian doktrino rilate tiun temon, necesas rememori ke Leibniz, engaĝiĝinte malimpliki la kompleksan problemon, estis movita de duobla celo. Leibniz deziris akordigi la doktrinon de atomistoj kun la teorio skolastika de la materio kaj formo. por igi senutilaj kaj la Mekanikismon de Kartezio, kiu pensis ke la tuta materio estus inerta, kaj la monismon de Spinozo kiu instruis ke ekzistas unusola substanco: Dio. Leibniz esperis atingi tiujn du celojn pere de la doktrino de la monadoj, dotante la substancon per sendependa ago-kapablo. La atomistoj, kvankam subtenantoj de multoblo de minoraj substancoj, jam estis atingintaj la rifuzon de la materialisma ekzisto de spiritoj kaj spiritaj fortoj. Skolastikuloj, male, jam estis rifuzantoj de la atomisma materialismo. Sed tiel farante, ŝajnis ke ili kontraŭis la modernan sciencan penson. Leibniz provis ellabori sistemon akordikgantan atomistojn kaj skolastikulojn. Por atingi tiun akordon, li subtenis ke ĉiuj substancoj estas kombinaĵoj de malgrandaj partikloj parte materiaj parte nemateriaj. Li esperis malaperigi la kontraston. Tiu kontrasto inter materialismo kaj skolastika spiritismo povus malaperi se oni akceptas la doktrinon laŭ kiu ĉiuj malsamecoj inter substancoj kaj entaĵoj estas simplaj diferencoj de grado de spiriteco (konscio), ne diferencoj de kvalitoj.[1]

La monadoj, do, estas punktoformaj substancoj, se por substanco oni intencas centro de forto. Ili ne povas havi komenciĝon kaj finiĝon se ne pere de kreoneniigo. Ili havas enan aktivecon, sed ili povas esti fizike influataj de eksteraj agantoj. Tielsence ili estas sendependaj. Krome, ĉiu monado estas unika: nome, ne ekzistas du monadoj egalaj inter si, kaj samtempe ili havas proprajn karakterizojn, sed tiajn ke ili spegulas ĉiujn aliajn monadojn. Devas do esti en ĉiu monado la kapablo reprezenti la tutan kosmon.

Laŭlonge de epokoj la termino monado estis uzita de multaj filozofoj por indiki centrojn de forto nedivideblajn, sed ĝenerale, tiuj ĉi ne ĝuas je la kapablo speguli la tutan universon kaj percepti. Kaj iom post iom ili perdis proprecojn por malaperi kun ili.

Gnostikismo

En iuj branĉoj de gnostikismo, aparte en tiuj inspiriĝintaj el monismo, la monado estis supera entaĵo kiu kreis la malsuperajn diojn aŭ unuatempajn emanaĵojn. Tiu vidpunkto, laŭ Hipolito el Romo, estis reflekso de la pitagorana skolo.

En tiuj gnostikaj sistemoj, Dio estas konata kiel la Monado, la Unuo, la Absoluto, la Aion teleos (la Eono Perfekta), Bythos (Profundeco, Proarkhe (La Antaŭkomenco), kaj la Nekonebla Patro. Li estas la fonto de la Pleromo. La emanaĵoj de tiu Monado estas la eonoj.En Valentino, malsupera diaĵo, konata kiel Demiurgo, rolis kiel kreanto de la materia mondo, aldone al tiu kreita de la Monado. En tiuj formoj de gnostikismo, la Dio de la Malnova Testamento estas ofte identigita kun la Demiurgo, ne kun la Supera Monado, kiu estas la spirita fonto de ĉio kio emanas el la pleromo. Tiel la Dio de la Malnova Testamento aperis dio ignorebla kaj korektebla (ankaŭ pro tio, krom pro aliaj religiaj principoj, la kristana eklezio, pere de la Patroj de la Eklezio, kondamnis kaj batalis gnostkismon).

La vorto monado en la sciencoj nefilozofiaj

Krom filozofiaj branĉoj kiel en esoterismo, la vorto monado penetris en informadikon, muzikon, matematikon

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Leibniz, Système nouveau de la nature et de la communication des substances (1695) ; La monadologie (1714)

Bibliografio

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Catholic_Encyclopedia
  • Giordano Bruno , De monade, numero et figura. (Dio estas definita «minimum et maximum», el kiu emanas senfino da monadoj malsuperaj)

Aliaj projektoj

Komuna [3] entenas simbolojn kaj informojn pri monadologio.