Monagas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monagas
Subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Venezuelo [+]

LandoVenezuelo

Supermara alteco31 m [+]
ĈefurboMaturín
- koordinatoj9° N, 63° U (mapo)9.4166666666667-63.066666666667Koordinatoj: 9° N, 63° U (mapo)
Areo28 900 km² (2 890 000 ha) [+]

Loĝantaro905 443 [+] (2011)
Denseco31,33 loĝ./km² [+] [+]

ŜtatestroErnesto Luna

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166-2VE-N

Monagas (Tero)
Monagas (Tero)

Monagas (Monagas)
Monagas (Monagas)
DEC
Monagas
Monagas

Map
Monagas

Vikimedia Komunejo:  Monagas [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Monagas estas unu el la 23 subŝtatoj kiuj konsistigas Venezuelon. La subŝtato, situanta en la nordoriento de Venezuelo, limas Sukron kaj la Golfon de Peria en la nordo, Delta Amacuro en la oriento kaj sudo, Bolivaro en la sudo kaj Anzoátegui en la okcidento.

La subŝtato kovras areon de 28 900 kvadrataj kilometroj. 905 443 loĝantoj loĝas en la subŝtato (aktuale en 2011). Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Maturín.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hispanoj alvenis en la regionon en 16-a jarcento, konkeris ĝin kaj ĝi restis sub ilia kontrolo ĝis la 19-a jarcento. La indiĝenaj loĝantoj de la areo batalis por sia sendependeco kaj malhelpis la franciskanojn establadi misiojn en la areo. La bataloj kun la indiĝenoj daŭris ĝis, en la 18-a jarcento, la hispanoj sukcesis forpeli la indiĝenojn.

En la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento la areo estis aldonita al la Granda Respubliko de Kolombio, kaj post ke ĝi diseriĝis en 1830, la areo estis transdonita al Venezuelo. Venezuelo estis dividita en provincojn kaj la regiono iĝis parto de la Comana provinco. En 1856 la areo iĝis aparta provinco nomita Maturín.

En 1864, post la federacia milito, Venezuelo iĝis federacia ŝtato kaj la regiono iĝis la ŝtato Maturín. En 1881 la lando estis unuigita kun la ŝtatoj Comuna kaj Barcelono (hodiaŭ la ŝtatoj Sukro kaj Anzoátegui, respektive) por krei la "Ŝtato de la Oriento" (Estado de Oriente). En 1891 la nomo de la lando estis ŝanĝita al Bermudas.

Fine de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento okazis procezo en la fino de kiu Maturín denove fariĝis aparta ŝtato. Ĝi estis renomita Monagas, honore al la fratoj Jose Tadao kaj Jose Gregorio Monagas, kiuj ambaŭ funkciis kiel prezidantoj de Venezuelo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Mongas baziĝas ĉefe sur naftoproduktado kaj agrikulturo, kiu inkludas, inter aliaj, la kultivadon de kafo, sukerkano, kakao, maizo kaj kotono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]