Monarkio
El Vikipedio
(Alidirektita el Monarĥio)
Monarĥio aŭ Monarkio estas reĝimo de regno regata de monarĥo – sendependa regnestro, havanta la titolon cezaro, reĝ(in)o, imperiestr(in)o, car(in)o aŭ princ(in)o, eĉ grandduk(in)o, en islamaj landoj – sultano, ŝaho, emiro. Hodiaŭe kelkaj "prezidentoj" estas vere monarĥoj. Kutime la trono sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp), tio estas nomata dinastio (de la greka dynasteia – regado). Ekzistas: absoluta, konstitucia, teokratia monarĥioj.
Registaroj de la mondo: monarĥioj kaj aliaj
Signifo de la koloroj:
- oranĝa – parlamenta respubliko
- verda – prezidenta respubliko, prezidenteco ligita al parlamento
- flava – prezidenta respubliko, duon-prezidenta sistemo
- blua – prezidenta respubliko, kompleta prezidenta sistemo
- ruĝa – parlamenta konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo ne persone praktikas potencon
- malva – konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo persone praktikas potencon, ofte (sed ne ĉiam) kun malforta parlamento
- purpura – absoluta monarĥio
- bruna – respubliko kun dominanta partio laŭ la konstitucio
- beja – ŝtatoj, kie konstitucia regulado de regado estas senvalidigita
- griza – ŝtatoj, kiuj ne konformas al iu el la menciitaj sistemoj
- Notu: La bildo montras la juran staton, kiu ne nepre estas la fakta stato.
- Absoluta monarĥio prezentas formon de regado, kie al monarĥo apartenas nelimigita supera potenco. Historie, ĝenerale dum absolutismo, la regado atingas la plej altan nivelon de centrismo, kreiĝas disbranĉaj burokratia aparato, armeo kaj polico, kaj kutime funkciado de la organoj de popolaj kaj nobelaj reprezentantoj ĉesas. Absolutismo prosperis en la landoj de Okcidenta Eŭropo en la [[17-a jarcento|17-a kaj 18-a jarcentoj, en Brazilo dum frua 19-a jarcento, en Rusio kaj en kelkaj landoj ekster Eŭropo ĝi ekzistis ĝis la 20-a jarcento. En plimulto de landoj ĝi estis aboliciita per burĝaraj revolucioj, en Rusio per komunisma revolucio kaj en la 20-a jarcento ankaŭ pro ekstera premo.
- En konstitucia monarĥio la potenco de monarĥo estas limigita de parlamento. En nuntempo ekzistas konstituciaj monarĥioj en multaj evoluintaj landoj: Britio, Hispanio, Svedio, Norvegio, Danio, Belgio, Nederlando, ktp.
- Ekzistas ankaŭ teokratiaj monarĥioj, kie la regnestro samtempe prezentas religian gvidanton. Ties ekzemplo estas Vatikano, ankaŭ kelkaj landoj de Azio: Brunejo, Omano, Emirlandoj de Persa Golfo, kaj antaŭe Tibeto.

