Monastir (Tunizio)
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Monastir |
Monastir (arabe المنستير, per latinaj literoj al-munastīr, de la latina vorto monasterium) estas marborda urbo en Tunizio. Ĝi troviĝas en la sudo de la Golfo de Hamamet, 20 kilometrojn sude de Sousse kaj 162 kilometrojn sude de la tunizia ĉefurbo Tunizo. Dum la jaro 2004 la urbo havis 71.546 enloĝantojn.
[redakti] Partnera urbo
Münster en Germanio (kies nomo havas la saman etimologian fonton)
