Monaĥejo Brou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ababatejo Brou, superrigardo de oriento
Plano de la teretaĝo

La iama monaĥejo Brou (Église Saint-Nicolas-de-Tolentino de Brou, ankaŭ Monastère royal de Brou) de la aŭgustenana ordeno estas granda konstruaĵo de malfrugotiko en la urbo Bourg-en-Bresse en la sudoriento de Francujo. Pro sia tuta harmonia fasonado, pro la fenestroj kun interesaj historiaj kaj religiaj scenoj, pro la tombomonumentoj en la preĝeja interno kaj precipe pro siaj unikaj ŝtontajlistaj verkoj Brou estas konstruaĵo de plej alta arta kaj historia rango.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1504 mortis la 24-jara duko Filiberto la 2-a de Savojo, ankaŭ nomata Filiberto la Bela, pro la konsekvencoj de ĉasakcidento. Lia samaĝa edzino Margareta de Aŭstrujo, post tio elkonstruigis la malgrandan monaĥejon Brou al granda abatejo kaj maŭzoleo por Filiberto.

Preĝejo kaj monaĥejo estis starigataj en la 16-a jarcento. Kvankam Margareta loĝis for de la kortego de Meĥleno en la nuna Belgujo, ŝi persone zorgis pri la konstruo kaj dungis konstruestrojn, vitralistojn, lignoskulpistojn kaj ŝtontajlistojn. La konstruiganto igis starigi la preĝejon laŭ la aktuala malfrugotika stilo. Ĉar tiam jam eblus la antikviga stilo de renesanco, oni pli frue konsideris tiun stilelekon kiel esprimo de konservema sinteno. Vere tamen siatempe la konsideris la gotikan stilon konstraste al la remalkovrita antikva stilo la pli modernan. Je la verko oni transprenis plej aktualaj samtempaj pluevoluigojn, kiaj estis flegataj en la Malaltaj Landoj kaj en Francujo. Por korekti malnovajn, negativajn alte, negative valorjuĝojn, oni nun pli ofte diras tiakaze renesancgotiko.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fasado kaj tegmento[redakti | redakti fonton]

La triŝtupe aranĝita ĉefa fasado estas riĉe dekoraciita per flamgotikaj ornamaĵoj el plantaj strukturoj kaj per skulptaĵoj. En la arkofaco de la ĉefportalo grupiĝas ĉe-piede de la suferanta Savanto la donacinto Margareta kaj sia edzo Filiberto la Bela, kaj ĉe la meza fosto Sankta Nikolao de Tolentino, al kiu la preĝejo estas konsekrita. En la embrazuro oni rekonas la Sanktulojn Petro kaj Paŭlo. Super la ogiva arko de la portalo estas videbla kiel liberstara plastiko Sankta Andreo, patrona sanktulo de Burgonjo, kun andrea kruco.

La Tegmento estas tegita laŭ "burgonja" stilo per multkoloraj glazuritaj tegoloj en grandfacaj geometriaj ornamaĵoj.

Interno de la preĝejo[redakti | redakti fonton]

La ĥorejon de la hela, trinava baziliko separas ĥorbarilo disde la ĉefnavo. Sur la balustrado de la ĥorbarilo staras la figuroj de ses sanktuloj, inter ili la sanktulo nomdonanta por la preĝejo, Sankta Nikolao de Tolentino. La ĥorbarilo estis spaca separilo inter klekikaro kaj laikoj kaj samtempe kiel galerio por la dukino.

Ĉe-enireje de la ĥorejo troviĝas ambaŭflanka riĉorname ĉizita ĥorseĝaro de artisto Pierre Berchon, kiu bildigas maldekstre scenojn el la Nova kaj dekstre scenojn el la Malnova Testamento.

En la malantaŭo de la ĥorejo troviĝas la ĉefa rigardkaptejo: La tombomonumentoj de Margareta de Burbono, de Margareta de Aŭstrujo kaj de Filiberto la Bela. La tombomonumento de Margareta de Burbono ĉe la dekstra flankmuro estas verkita tute laŭ klasikgotika stilo: ne la individueco de la persono estas akcentita, kaj la korpaj eksteraĵojn ne gravas. Male en la malfono staras la skulpta ornamaĵo, la varia rompo de formoj, la riĉa faldaro de la vestaĵo: temas pri tipe gotika robofiguro.

Tute malsamas tamen la tombomonumentoj verkitaj de Conrat Meit por Margareta de Aŭstrujo kaj Filiberto. Meit dissolvis pokaze la malsupran, kutime blokecan katafalko al maldensa kavaĵo, ĉirkaŭata de ornamitaj kolonoj. La ekestintan aldonan spacon li eluzis por majstreca aperaĵa kaj portreteca konfrontado: En la malsupra kavaĵo kuŝas la figuro de preskaŭ nuda viro kun junulaj trajtoj. Ĝi bildigas la kadavron de Filiberto. La figuro supre sur la tomboplato tamen montras la saman personon, sed vivan kaj kiel ĝi estus aspektanta, se ĝi transvivus ĝis progresinta aĝo. Estas klare rekonebla la sama vizaĝo, sed nun maljuniĝinta, la vangoj pli dikaj kaj la buŝanguloj iomete tirataj malsupren. Jen la korpo estas plene vestita per pompkiraso kaj mustelfelo kaj ekipita per ĉiuj atributoj de la dukeco.

Analoge ankaŭ la pompa baldakena tombomonumento de Margareta de Aŭstrujo montras malsupre en la katafalko junan mortintan virinon kaj supre la saman virinon en la aĝo de proksimume 50 jaroj. La malsupra kuŝfiguro estas klare rekonebla kiel kadavro, ĉar ĉe la dekstra korpoflanko inter la longaj buklaj haroj la brakoj estas bildigita en putriĝa stato.

Arthistoriisto Thorsten Droste opinias, ke originaleco kaj arta nivelo de ĉi tiuj verkoj de Conrat Meit devenanta el Worms estas samrangaj kun verkoj de Albrecht Dürer kaj ke Meit tute malĝuste estas tiel malmulte konata.

La kapelo de Margareta de Aŭstrujo limas norde kun la ĥorejo kaj esta aparte abunde ornamita. Ekzistas benkoj el blanka alabastro kaj nigra marmoro, multkoloraj ornamaĵoj de la ŝlosoŝtonoj. La granda vitralo kun la Ĉieliro de Maria estas inspirita de Dürer kaj la supra friso de "Triumfo de la Kredo" de Tizian. Monumenta alabastra retablo de artistoj el Brabanto estas dediĉita al la „Sep Ĝojoj de Maria“.

Fenestroj[redakti | redakti fonton]

La brilkoloraj fenestroj devenas de metiejo en Liono. Unu fenestro en la maldekstra flankokapelo bildigas religiajn scenojn kun Jesuo, Maria, kaj Maria Magdalena. Malsupre estas enbildigitaj en la scenon ĉiukaze la gedukoj je pia sinteno. La aliaj fenestroj en la ĥoro montras kolekton de la blazonoj de ĉiuj teritorioj, kiujn la gedukoj regis.

Monaĥejo kaj muzeo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo havas tri duetaĝajn klostrojn:

  1. La malgranda klostro estas la plej aĝa, kun tuja alligo al la abatopreĝejo en ambaŭ etaĝoj. En la supra etaĝo troviĝis la privata ĉambro de Margareta. En la teretao limas la sakristio kaj la unua kapitulejo.
  2. En la granda klostro troviĝas en la supra etaĝo la iamaj monaĥoĉeloj; en la teretaĝo limas la dua kapitulejo.
  3. La klostro de la mastrumodomoj montras klare regionajn karakterizaĵojn, ekzemple rondarkajn arkaĵojn, malkrute kliniĝantajn tegmentojn kaj kavotegolojn.

La ĉambroj de la iama monaĥejo nun loĝigas la muzeon kun daŭraj kaj pretertempaj ekspozicioj kaj ties flankajn ĉambrojn.

Ĝi montras inter alie: bildojn de flandraj kaj francaj pentristoj de la 16-a ĝis la 19-a jarcento. Inter ili troviĝas du historie interesaj portretoj de la nederlandano Barent van Orloy, montrantaj 15-jaran Karlon la 5-a respektive Margareton de Aŭstrujo, same kiel grandformatan bildon de Gustave Doré, unu el liaj plej gravaj verkoj.

Krom tio en la muzeo troviĝas daŭraj ekspozicioj de modernaj pentristoj, skulptistoj kaj instalaĵistoj, inter ili tiel famaj nomoj kiel Ulrich Rückriem.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Markus Hörsch: Architektur unter Margarethe von Österreich, Regentin der Niederlande (1507 - 1530). Eine bau- und architekturgeschichtliche Studie zum Grabkloster St.-Nicolas-de-Tolentin in Brou bei Bourg-en-Bresse (samtempe: Berlino, teĥnika universitato, doktortezo 1991). Bruselo 1994.
  • Christian de Mérindol: Le programme iconographique du couvent de Brou. réflexions sur les églises à destination funéraire. En: Guillaume, Jean (eldoninto): Demeures d'éternité. Eglises et chapelles funéraires aŭ XVe et XVIe siècles. Actes du colloque tenu à Tours du 11 au 14 juin 1996 (= De architectura 10). Parizo 2005, pj. 147−156.
  • Thorsten Droste: DuMont Kunst-Reiseführer Burgund. Kolonjo: DuMont, 1998. (p. 146 sj.) ISBN 3-7701-4166-0
  • Marie-Françoise Poiret: Le monastère royal de Brou. ISBN 2-85822-295-9
  • Ethan Matt Kavaler: Margaret of Austria, ornament, and the court style of Brou. En: Campbell, Stephen J. (eldoninto): Artists at Court. Image-making and identity 1300 - 1550. Ĉikago, Ill 2004, pj. 124–137.
  • Vgl.: Kavaler, Ethan Matt: Renaissance Gothic. Pictures of Geometry and Narratives of Ornament. En: Art History 29 (2006), pj. 1−46.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

46.19755.2363888888889