Monaĥejo Teplá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monaĥejo en Teplá)
Konvento de premonstratoj en Teplá
ĉeĥe: Klášter Teplá, germane: Stift Tepl
monaĥejo
Areo de monaĥejo Teplá: maldekstre malnova grenejo, meze fasado de preĝejo de Anonco de Virgulino Maria kaj konstruĵo de monaĥeja biblioteko
Blazono
Oficiala nomo: Monaĥejo kaj abatejo Teplá
Kromnomo: Monaĥejo Teplá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Municipo Teplá
Historia regiono Bohemio
Parto de Klášter
Situo Monaĥejo Teplá
 - koordinatoj 49° 57′ 59″ N 12° 52′ 42″ O / 49.96639 °N, 12.87833 °O / 49.96639; 12.87833 (mapo)
Fondo 1193
Abato Filip Zdeněk Lobkowicz (ekde 2011)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 364 61
Ordeno Premonstratoj
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Teplá abbey
Retpaĝo: www.klastertepla.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Monaĥejo kaj abatejo Teplá pli precize Konvento de premonstratoj en Teplá (ĉeĥe: Klášter a opatství Teplá, germane: Stift Tepl) estas premonstrata konvento en Teplá, Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur areo de la nuntempa urbo Teplá estis antaŭ multaj jarcentoj fondita burgeto. Ĝi estis destinita por gardi gravan kaj frekventatan komercan vojon. Tie verŝajne en la dua duono de la 12-a jarcento naskiĝis ĉeĥa aristokrato Hroznata. Li forlasis normalan aristokratan vivmanieron kaj en la jaro 1193 fondis la monaĥejon. Li invitis monaĥojn el la ordeno de premonstratoj. Laŭ legendo Hroznata estis murdita - estis kondiĉo, ke la posedaĵo restos havaĵo de la monaĥejo nur tiam, se Hroznata havus neniun posteulon.

Fakte la posedaĵo restis al la monaĥejo ĝis la jaro 1950, kiam la tuta konstruaĵo fariĝis nacia kultura memorindaĵo.

Konvento de premonstratoj en Teplá

Ekde la fondiĝo 1a monaĥejo trapasis multajn ŝanĝojn. Militoj, incendioj kaj pest-epidemioj alternis kun la periodoj de pluaj konstruado kaj bonfarto, faligitaj domoj estis anstataŭataj per la novaj, pli belaj; nur blankaj ŝtonmuroj de la preĝejo konservas senŝanĝe dum la jarcentoj sian aspekton.

La preĝejo konsekrita al "Anonco de Virgulino Mario" estis fondita en romanika stilo - sed ĝiaj turoj origine ne korespondas kun frugotika stilo. La centra absido de la preĝejo estas en la XV-a jarcento anstataŭita per la malfru-gotika presbiterejo. La prelaturo kaj la konvento estis konstruitaj post multaj incendioj en la XVII-a jarcento. Ĝia arkitekto estis fama barok-stila artisto Kiliano Ignac Dientzenhofer (la sama, kiu projektis karlovaran preĝejon de Maria-Magdalena). La plej nova estas norda flanko, konstruita por biblioteko kaj muzeo (19041910).

La premonstrata ordeno estis tre diligenta. Ĝiaj membroj estis instruistoj, profesoroj kaj sciencistoj. Ekzemple M. A. David, membro de la Ĉeĥa Reĝa Scienca Societo, profesoro kaj rektoro de la Universitato en Praha kaj direktoro de la observejo en Klementinum eklaboris en tiu ĉi monaĥejo. Ankaŭ elstara sciencisto - astronomo V. V. Kuneš, kiu laboris en Triesto kaj Rjeka. Dum la tuta XIX-a jarcento la orden-profesoro en Teplá direktis la gimnazion en Plzeň - famaj estas J. V. Sedláček kaj J. F. Smetana – meritintaj pro la kulturvivo en Plzeň. La korespondado de gimnazia prefekto J. St. Zeuper kun Goethe tie estas arkivita.

Elstara lingvisto pri germanaj lingvoj estis la antaŭlasta abato de la monaĥejo, G. J. Helmer. La spuroj de la scienca agado de la premonstratoj de Teplá estas troveblaj en la biblioteko. La riĉa biblioteka fonduso estas ĝis nun prilaborata por aperigi ĝin al ĉiuj nuntempaj sciencistoj kaj studantoj.

En la dua duono de la XV-a jarcento dum longaj dekjaroj tie estranta abato Zikmund Hausmann havigis por la monaĥejo belegajn preĝlibrojn kun multaj inkunabloj. La kolektaĵo de inkunabloj en Teplá estas unu el la plej riĉaj en Ĉeĥio.

Inkunablo laŭ PIV = libro presita antaŭ la jaro 1500.

Monaĥeja biblioteko en Teplá[redakti | redakti fonton]

La biblioteko en moneĥejo de Teplá estas unu el la plej grandaj, plej malnovaj kaj plej valoraj en nia respubliko. Ekde ĝia fondiĝo tie estis koncentrigataj libro-fondusoj eksterordinare valoraj laŭ historio, arto kaj scienco. La biblioteko posedas ĉirkaŭ 80 mil librojn kaj preskaŭ 600 manu-skriptojn. Al la plej valoraj manuskriptoj apartenas:

"Poenitentiala" el la 9-a jarcento,
latinlingva legendo pri la fondinto de la monaĥejo "Vita fratris Hroznatae" el la 13-a jarcento.
"Chronica de Summis Pontificibus et Imperatoribus" de Martinus Polonus el la 14-a jarcento,
t.n. "Codex Tepiensis" el la 15-a jarcento,
"Missale, Antiphonarium et Graduale Sigismundi abbatis" el la 15-a jarcento,
"Diurnale Ledislai regis" ei la 15-a jarcento,

La biblioteko enhavas ĉirkaŭ duonmilon da inkunabloj (presaĵoj el la fino de la 15-a jarcento), precipe germanaj kaj italaj.

La biblioteko de Teplá kompreneble enhavas unualoke la teologian literaturon, sed estas tie ankaŭ granda nombro da libroj el la plej diversaj sciencaj fakoj. Multnombras astronomio, matematiko kaj fiziko, plue medicinistaj libroj kaj disertacioj.

Krom supre notitaj libroj tie estas prezentata riĉa libro-fondo de historio, sed ankaŭ lingvistiko kaj al la plej interesaj el scienca vidpunkto apartenas certe fondo de bohemikaĵoj - en ĝi ankaŭ konserviĝis multaj unikaĵoj el antikvaj ĉeĥlingvaj presaĵoj.

En interioro de la monaĥejo estas apud biblioteko vizitebla ankaŭ la preĝejo - ĉiuj partoj de la monaĥejo estas protektataj kiel valoraj kulturaj memorindaĵoj.

Pilgrima vojo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2010 estis malfermita 58 km longa sezona mariana pilgrima vojo Pado Skoky el ĉi tiea monaĥejo ĝis preĝejo de Vizito de Virgulino Maria en Skoky.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.