Monaĥismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuoj de katolikaj monaĥoj. La monaĥoj engaĝitaj pri la plej konata metio en kiu la monaĥoj estis dungitaj en la Mezepoko en la foresto de presiloj kaj ankaŭ kiel religia agado, kopiante sanktan librojn en scriptorium.

monaĥismo (el la greka monakos, ulo soleca) estas maniero vivi sian religiecon, karaterizita per kelkaj rezignoj al teraj interesoj (= mondumaĵoj), por sin dediĉi plikomplete al la aspekto spirita kuntrenante kaj modlante tutan sian ekziston.

Diversaj religioj burĝonis el si monaĥajn movadojn: Budhismo, Kristanismo, Hinduismo, Ĝajnismo, Taoismo, ankaŭ se ilia pensmaniero ne malmulte diferencas unu de la alia.

Azia monaĥismo[redakti | redakti fonton]

En Azia Oriento floras vasta kaj multfaceta monaĥa fenomeno ĉeesta en menciitaj religioj disvastiĝintaj en nombraj nacioj kiel Japano, Ĉinio, Indonezio, Birmo, Barato, Tibeto, ktp.) [1]

En Hinduismo [2][3][4][5] la fenomeno estas ligita al determinitaj aĝfazoj, kia sannyāsa, dum kiu oni praktikas la rezignon kaj la malriĉecon kaj oni allasas dediĉi la tutan vivon al la spiriteco: estas la kazo de la sadhu. Tiaj praktikoj, atestistaj en la Vedoj, reirus al la 3-a jarmilo a.K..

En Ĝajnismo la monaĥa sperto surprenas aparatan gravecon. En 79 p.K. skismo produktis du precipajn skolojn, aktivajn ankaŭ hodiaŭ: de tiu dato furoras la monaĥoj digambar "vestitaj je ĉielo", kiuj rezignas ĉiun ajn posedon, inkluzive de la nutraĵoj kaj vestaĵoj, kaj la ŝvetambar "Blankvestitaj".

Budhista monaĥismo[redakti | redakti fonton]

La religia fenomeno de monaĥismo elstaras en la budhista sperto tiel ke la almozanta monaĥo estas konsiderata la unika vera disĉiplo de Budho. En la tibeta monaĥismo oni metas inter la kompetentoj de la monaĥaro kaj lamaoj ankaŭ la teran (ŝtatan) povon.[6][7][8]

Monaĥismo en kristanismo[redakti | redakti fonton]

Dum la barbaraj invadoj igadis dramaj la statojn de la popoloj de la Okcident-Romia Imperio, ekkonstituiĝis kaj plifortigis ekleziajn kaj religiulajn instituciojn, kiuj baldaŭ riveliĝus fortoj estigantaj novan civilizon. Inter ili monaĥismo, tiu de la de la 4-a ĝis la 8-a jarcento, eble estas la plej grava. Antaŭe stariĝis diversaj formoj de monaĥismo: la monaĥoj: nome ermitoj kaj anakoretoj establiĝis en dezerto, en arbodensejoj aŭ en silentaj zonoj, kie ili povis vivi solece, preskaŭ senkontakte kun aliaj, por sin tute dediĉi al la preĝado. Cenobitoj, male, (temas pri alia monaĥa kurento) kunvivis en monaĥejo sub la regulo kaj abato. Kun tiu deziro, ili estis movataj de la volo imiti eminentulojn de la biblia historio: kiel profeto ElijaJohano la Baptisto aŭ la sama Jesuo kiu pasigis la noktojn en soleca preĝo.

Eŭropa monaĥismo elvenas precipe el Proksima Oriento; fakte, la religia asketismo kaj la monaĥa vivo ne estas apartaĵo de iu ajn formo de Kristanismo, sed ili reprezentas vivformojn per kiuj la animo provis ĉiuepoke enkarnigi sian sojfon je Dio. En la 4-a jarcento, en Egiptio, en Palestino kaj Sirio, spure de Sankta Antonio Abato, ĉiam pli nombris tiuj kiuj tute forlasis la mondon por vivi solece (eremos, el kiu la termino ermito). Sed preskaŭ samtempe ĝuste tiuj vivantoj en la dezerto aŭ ermitoj, ekasociiĝis, spure de sankta Pakomjo, en konventojcenobejoj (el la greka coinobios, indikante kunvivadon), por serĉi kune pli intensan komunion kun Dio kaj pli facile aliri sanktecon. En kristana medio, Sankta Antonio Abato estas konsiderata la iniciatoro de la komuna vivo en monaĥejo.

La monaĥoj de la proksima Oriento kaj de la orienta Eŭropo sin lasi fascini de asketismo kun fervoro tia, ke ili foje preskaŭ tuŝi frenezon, de intensaj asketaj (el la grekaj άσκημα, άσκησις indicantaj ekzercon, vivmanieron de atleto) praktikaĵojn, kiuj unuigis al la preĝo kaj al la meditado ĉiuspecajn korphumiliĝojn, foje penigajn aŭ eĉ strangajn, kiel la abstino el la nutrado, el la dormo aŭ el sinlavo laŭ longaj periodoj, aŭ skurĝadoj kaj torturoj.

Ĝenerale, tamen, la monaĥisma movado, orienta kaj okcidenta, provizis la Eklezion per spirite energia forto por reagi kontraŭ la ĉiam minacanta mondumiĝo de la Eklezio mem. Kaj kiel tia, ĝi konstituis grandan rezervon de energio por influi la historian disvolviĝon de la kristana civilizo en la mediteranea mondo.

Eŭropa monaĥismo[redakti | redakti fonton]

Post la 4-a jarcento monaĥismo komencas disvastiĝi en Okcidento: Sankta Hieronimo en Romo, Sankta Aŭgusteno en Afriko, Sankta Severino en Noriko, Sankta Marteno de Tours en Gaŭloj estis la iniciatintoj de la monaĥaj idealoj kaj de famaj monaĥejoj, kiel en Tours kaj Arles.

Kasiodoro, ministro de Teodoriko la granda, post la malsukceso de sia politiko celanta la kunfandiĝon de Romianoj kaj Gotoj, forlasas la gotan kortegon, rifuĝiĝas en siajn posedaĵojn, en la naska Kalabrio, kaj starigas monaĥejon en Vivarium, en kiu pasigas la lastajn jarojn de sia vivo.

La Sanktulo verkanta sian Regulon, de Hermann Nigg (1849–1928)

La donanto al la Katolika Monaĥismo sian apartan fizionomion, romiane konstrua,n ageman, ekvilibran, kompare kun tiu de la orienta kristanismo komtempla, asketa, duonanarkia, estis tamen junulo, ido de familio de la malgrava nobelo de Umbrio: nome Sankta Benedikto de Nursio (480-543). Ritiriĝinta al ermita vivo en monto Subiaco, li estis vidinta pliiĝi ĉirkaŭ si grupo de sekvantoj, kune kun kiuj, translokiĝinte najbaren de Kasino. li estis stariginta la monaĥejon de Montekasino, la plej gravan monaĥan centron de Okcidento.

La Benediktana regulo estas tute trempita en la robusta praktika spirito de la antikva Romo, ĝin kunfandante kun la la kristana spiriteco. La benediktanaj monaĥoj devas estis nek nur kontemplantoj nek kuraĝigitaj survoje de la ekscesoj kaj strangaĵoj de la orienta asketismo. Noto de interna sereneco, de ekvilibro, de profunda saĝo, trempas ĉiujn paĝojn de tiu regulo kiu riveliĝos tute plenplena je universala normiga kapablo, nome je tiu mirinda porjura kapablo, kiu iam faris la grandon de la antikvaj romianoj kaj tiam ekadoptiĝis kiel la ekscelenca regulo de la tuta katolika monaĥismo. Anstataŭ la ekscesoj de asketismo, Benedikto sintezis la regulan vivstilon per la moto: latine ORA ET LABORA, preĝu kaj laboru.

Dum en la tuta ĉirkaŭa mondo furiozas la barbara ŝtormo, la benediktanaj monaĥejoj kreas novan tipon de socio bazita, anstataŭ sur la romia koncepto de privata proprieto, sur tiu kristana de la kolektiva solidareco.

La monaĥoj kultivas la terenojn ĉirkaŭe de la Monaĥejo, aŭ almenaŭ ilin kultiviĝis per siaj kunlaborantaj kamparanoj, defendante tiel la terenojn el neglektiĝo kaj sovaĝiĝo. Ĉirkaŭ la monaĥejo grupiĝas, serĉantaj protekton kamparanaj familioj, kiuj trovas rifuĝon sub la ombro de la monaĥa strukturo. La monaĥejo fariĝas tiel centro de malgranda ekonomia mondo memsufiĉa; ankaŭ la produktaĵaj manfaritaj aŭ industriaj necesaj al la onia ekzisto estas produktitaj permane de servistoj ministeriales de la monaĥejo. La produktaĵaj ekscesoj estas venditaj surloke: tial, ĉirkaŭ la monaĥejo establiĝas centro de interŝanĝo, de foiro. Ĝuste dum la 8-a jarcento kreiĝas, ekzemple en la lombarda Italio, grava emo al la formiĝo de senmezuraj bienposedaĵoj, koncentritaj en la manoj de malmultaj grandaj senjoroj laikaj kaj ekleziaj. Elstara parto de tiu koncentrado de posedaĵoj finiĝis ankaŭ avantaĝe de la grandaj benedikatanaj monaĥejoj, pliigante ilian gravecon kaj edukan forton. Principe, tamen, tiuj monaĥejaj posedaĵoj estis nevendeblaj kaj la abatoj administrantoj estis ofte pli kapablaj, okaze ekzemple de senspertaj lombardaj senjoroj.

Tio kondukis al la disvastiĝo de novaj sistemoj de bienkondukado, kiuj multe utilis al la laŭgrada konstruo de la biena riĉeco. Inter tiuj citindas la kontraktoj de nivelo (el libellu sur kiu estis skribitaj la kontraktaj akordoj), per kiu bieno estis koncedita al kultivisto kiu, interŝanĝe pagante luon, kutime per kultivaj produktaĵoj, konservis por ĉiam aŭ longatempe la uzon, aŭ tiu de 'emfiteŭzo per kiu la bieno estis koncedita por longega tempo kondiĉe ke la kultivisto alportu plibonigojn. Tiel al la trista senpopoligo de la antaŭaj jarcentoj komencis anstataŭiĝi pli abunda nombro de kultivistoj en la kamparoj, unuiĝinta al la renaskiĝo de specialaj kultivadoj, kiel tiu de la vito kaj olivarbo, anstataŭe de la porpaŝta herbejo aŭ de la cerealkultivado vastarea.

En periodo en kiu multaj reĝoj estis analfabetaj, en la benediktanaj monaĥejoj nelaceblaj manskribistoj, en la scriptoria, daŭrigis kopii verkojn de antikvaj verkistoj kaj paganaj kaj kristanaj. Kunvivas, do, pace, kaj kune trinkas ĉe la fontoj de la antikvaj civilizoj, de la scio de mildeco de la moroj, Romianoj kaj Barbaroj, fratigitaj per la komuna kredo, per la komuna obeo al Regulo. La grandaj benediktanaj monaĥejoj daŭrigas, laŭlonge de la tuta mezepoko, resti porlumaj centroj meze de ĉirkaŭa tenebro.

Multiĝo de la monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Apud tiu ĉiam elstara de Montokasino, naskiĝis ĉiam pli nombraj monaĥejoj, inter kiuj emerĝas, pro kulturo kaj spiriteco kaj eĉ sciencaj aliroj, tiuj de Novalesa (Piemonto) en Valo de Susa. Granda centro de la monaĥa civilizo naskiĝis en Irlando kiu de tie larĝiĝis al Anglio, kun la cenobejoj de Armagh, Iona, York. La irlandanaj monaĥoj, kuntrenante kun si sian kelta-kristanan kulturon, direktiĝis al Gaŭloj kaj Italio, konvertigante paganojn kaj arianojn, kaj starigante novajn monaĥejojn. Inter kiuj menciindas tiu de Bobbio (Alta Italio), establita de Sankta Kolombano, kaj tiu de Sankt-Galo, en Svisio. Ankaŭ la irlandaj monaĥoj elstariĝis en la literaturaj kaj religiaj studoj kiel atestas la kopioj de manuskriptoj de klasikaj kaj paganaj aŭtoroj allasitaj de iliaj mankopiistoj. La civilizo kelta-kristana havis, tial, senmezuran gravon en la eŭropa formiĝo en la epoko karolida.

Ne preterlasiĝu aludo al la Cistercianoj, ordeno de monaĥoj dediĉintaj al la bonfaro, kiel ankaŭ la Antonianoj de Vienne, monaĥoj flegistoj vastiĝintaj en tuta Eŭropo, kaj la Trapistoj; kaj plue la Suverena Milita Ordeno de Malto kaj Teŭtonaj Kavaliroj kaj aliaj kiuj havis militan karakteron.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Atanazio, Vivo de Sankta Antonio Abato (esperantigita) [1]
  • Gregorio Penco O.S.B., Le origini del monachesimo, Mondadori
  • Gregorio Panco O. S. B., Gli ordini religiosi, Nardini Editore
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia
  • Gruber, Mark. 2003. Sacrifice In the Desert: A Study of an Egyptian Minority Through the Lens of Coptic Monasticism. Lanham: University Press of America. ISBN 0-7618-2539-8
  • Lawrence, C. H. 2001. Medieval Monasticism: Forms of Religious Life in Western Europe in the Middle Ages (3rd Edition). New York: Longmans. ISBN 0-582-40427-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trianni, P., Il monachesimo non cristiano, Abbazia di San Benedetto, Seregno 2008
  2. P.TRIANNI, «Il samnyasa cristiano-indu: Monchanin discepolo di Brahmabandhav Upadhyaya (1861-1907) Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine» en AA.VV., La mistica, luogo d’incontro tra cristiani e hindu, Edizioni Camaldoli, Camaldoli (AR) 2006, 89-119
  3. [http://www.treccani.it/enciclopedia/monachesimo/ Monachesimo en Encikopedio Treccani.
  4. Acharuparambil, D., "Il monachesimo nella tradizione indù", en Aa.Vv., Il monachesimo nel terzo mondo, Ed. Paoline, Roma 1979, pp. 163-189.
  5. Panikkar, R., "Parivrajaka: la tradizione del monaco in India", en H. Le Saŭ, O. Baumer-Despeigne, R. Panikkar, Alle sorgenti del Gange. Pellegrinaggio spirituale, Servitium, Sotto il Monte 2005, pp. 179-194.
  6. Collcutt, M., s.v. "Monachesimo buddhista", enn M. Eliade (zorge de), Enciclopedia delle religioni, vol. X. Buddhismo, Città Nuova-Jaca Book, Milano 2006, pp. 421-424.
  7. Comba, A., "Il ruolo del monachesimo nel buddhismo", en S. Piano (zorge de) Le grandi religioni dell'Asia. Orizzonti per il dialogo, Ed. Paoline, Milano 2010, pp. 209-231.
  8. Merton, Th., "Il monachesimo buddhista zen", en Id., Mistici e maestri zen, Garzanti, Milano 1969, pp. 185-200.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • [7] Cathopedia, katolika enciklopedio en reto.