Monceau-Saint-Waast
| Monceau-Saint-Waast | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Berlaimont | |
| Urbestro | S-ro Pascal Thurette 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59620 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59406 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 500 (1999) | |
| Loĝdenso | 84 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°10′16″N 3°51′20″O / 50.17111°N, 3.85556°OKoordinatoj: 50°10′16″N 3°51′20″O / 50.17111°N, 3.85556°O | |
| Alto | 132 m - 171 m | |
| Areo | 5,93 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Monceau-Saint-Waast estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 500 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Ĝi estas trafluata de la rivero Tarsy.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Monceau-Saint-Waast estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Monceau-Saint-Waast troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Monceau-Saint-Waast etendiĝas sur 5,93 km².
Historio [redakti]
Boduano la 5-a, grafo de Henegovio, konstruigis fortikigitan kastelon en Monticellus (poste Monceau). La landsinjoro de Avesnes-sur-Helpe sensukcese atakis ĝin en 1185. Tiu sinjorlando apartenis ĝis la franca revolucio al la familio Frasneau, el Gommegnies : ĝi fariĝis vicgraflando en la 17-a jarcento.
Vidindaĵoj [redakti]
La loka preĝejo, dediĉita al Sankta Marteno, datiĝas de la 16-a jarcento, sed la sonorilturo estis fakte rekonstruita en 1883. Estas en la preĝejo tombo de la 16-a jarcento kaj altaroj de la 18-a jarcento.
La farmodomo "del Tour" estas farmodomo fortikigita en la 15-a jarcento kaj konstruita sur la loko de la malaperinta kastelo de Boduano.
Administrado [redakti]
Monceau-Saint-Waast apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.