Monda Ĉampionado pri Volejbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Mondaj Ĉampionadoj pri Volejbalo respektive Mondaj Ĉampionadoj pri Flugpilkado estas turniroj, organizataj fare de la Federacio Internacia de Volejbalo (france Fédération Internationale de Volleyball, FIVB) ĉiun kvaran jaron, kiuj trovigas al unu el la naciaj teamoj la titolon de monda ĉampiono de vira respektive virina flugpilkado.

Regularo[redakti | redakti fonton]

La regularo de la Monda Ĉampionado de Volejbalo plurofje adaptiĝis al la aktuala nombro de partoprenantaj teamoj. La nuna versio enhavas la sekvajn regulojn:

  • 24 teamoj partoprenas la ĉampionadon.
  • La kvalifikiga fazo daŭras pli-malpli 2 jarojn.
  • La teamo de la gastiganta nacio kaj la ĝisnuna ĉampiono aŭtomate kvalifikiĝas.
  • La nombro de partoprenantaj teamoj po kontinenta konfederacio estas difinata fare de la internacia federacio FIVB. Eŭropo kutime havas la plej multajn, Afriko kaj Sudameriko la plej malmultajn teamolokojn.
  • Por kvalifikiĝi por la monda ĉampionado, teamo laŭ sia pozicio en la monda ranglisto de la federacio FIVB devas sukcesi en pluraj kvalifikigaj turniroj. La plej malfavore poziciigitaj teamoj devas sukcesi en ĝis tri turniroj.
  • La ĉampionado dividiĝas en almenaŭ du fazojn: komenca kaj finala fazoj. Laŭ la nombro de partoprenantaj teamoj eventuale necesas plia intera fazo.
  • En la komenca fazo la teamoj dividiĝas en grupojn. Ĉiu partoprenanta teamo unufoje konkuras kontraŭ la aliaj grupaj teamoj.
  • Post fino de la antaŭa fazo la plej bonaj teamoj de ĉiu grupo kvalifikiĝas por la sekva fazo. LA nombro dependas de la nombro de partoprenantaj teamoj kaj la uzata turnira regularo. La internacia federacio aplikis plurajn formatojn por la finala fazo: Nuntempe estas interkonsento ke almenaŭ la duonfinalo kaj finalo ludiĝu en olimpika formato. La kvaronfinalo povas okazi en grupoj aŭ en rektaj konkuraj matĉoj. En la lasta kazo eventuale pliaj matĉoj necesas por redukti la nombron de teamoj al ok.
  • Por la unuopaj matĉoj aplikiĝas striktaj reguloj: Ekzemple nur permesatas sume 14 sportistoj po teamo kaj esceptoj ankaŭ en kazo de vundiĝoj ne permesatas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la monda ĉampionado pri volejbalo komenciĝis tuj post la Dua Mondmilito. Unu el la unuaj konkretaj projektoj de la internacia federacio FIVB post ties fondiĝo en 1947 estis la enkonduko de internacia turniro kun teamoj el pli oll unu kontinento. En 1949 la unua monda ĉampionado por viraj volejbalistoj okazis en Prago. Tiu turniro tamen ankoraŭ limiĝis al teamoj nur el Eŭropo. Tri jarojn pli poste, en 1952, ankaŭ estis unua monda ĉampionado por virinaj volejbalistoj. La turniroj nun okazis ĉiun kvaran jaron. Post 1962 ekestis interrompo de tiu kvarjara ritmo, ĉar volejbalo en 1964 iĝis disciplino de la Someraj Olimpikoj kaj oni volis eviti samjaran okazigon de volejbalaj olimpika turniro kaj monda ĉampionado. Intertempe ankaŭ teamoj el Azio kaj Ameriko sukceses kunkonkurencis. Ekde 1970 ankaŭ partoprenas teamoj el Afriko, kaj de tiam la origina celo kunvenigi teamojn el ĉiuj kontinentaj konfederacioj de la internacia federacio FIVB estas atingata. Ĝis la jaro 1974 la gastiganta lando okazigis samtempe la mondan ĉampionadon kaj pri viroj kaj pri virinoj. Escepto nur estis en 1966 / 1967, kiam la turniroj okazis en malsamaj jaroj. Ekde la jaro 1974 nur escepte la vira kaj virina monda ĉampionado samjare okazas en sama lando - tiaj esceptoj ĝis nun estis la jaroj 1998 kaj 2006, ambaŭfoje en Japanio.

Viroj[redakti | redakti fonton]

La monda ĉampionado montras, kiom la internacia flugpilkado komence dominiĝis fare de eŭropaj teamoj - pli konkrete fakte komence fare de teamoj nur el la komuniste regataj ŝtatoj de oriente Eŭropo. La teamo de Sovetunio gajnis la unuajn du turnirojn. En 1956 la teamo de Ĉeĥoslovakio sukcesis. En la du sekvaj ĉampionadoj la teamo de Sovetunio dominis super tiu de Ĉeĥoslovakio, ĝis kiam la mezeŭropa konkuranta teamo en 1966 denove venkis.

En 1970 la teamo de GDR venkis en la finalo kontraŭ la teamo de Bulgario. La teamo de Pollando en 1974 venkis kontraŭ tiu de la politike domina orienta najbara ŝtato Sovetunio, sed post tio la teamo de Sovetunio gajnis tri ĉampionajn titolojn sinsekve. Post la olimpikaj bojkotoj de la jaroj 1980 kaj 1984, en 1986 okazis finala konkuro de la teamo de Sovetunio kun tiu de Usono. La usona teamo venkis en tiu finalo, kaj same en la sekva Somera Olimpiko 1988.

En la 1990-aj jaroj dominis la teamo de Italio, kiu venkis en ĉiuj tri turniroj de la jardeko (1990, 1994 kaj 1998). Elstaraj sportistoj estis Lorenzo Bernardi kaj Andrea Giani'. En 2002 tamen ilin venkis la teamo de Brazilo. La sudamerikananoj triumfis en Argentino, kie ili jam en 1982 estis en la finalo. En la ĉampionado de 2006 en Japanio la teamo de Brazilo defendis sian ĉampionan titolon.

En la ĝis nun 17 mondaj ĉampionadoj 13-foje venkis eŭropaj teamoj, kaj nur kvar ĉampionaj titoloj atribuiĝis al amerikaj teamoj - tiuj de Usono kaj Brazilo.

Turniroj[redakti | redakti fonton]

jaro gastiganta lando oro arĝento bronzo
1 1949 Prago Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
2 1952 Moskvo Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
3 1956 Parizo Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio Flago-de-Rumanio.svg Rumanio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
4 1960 Brazilo Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
5 1962 Sovetunio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
6 1966 Ĉeĥoslovakio Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio Flago-de-Rumanio.svg Rumanio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
7 1970 Bulgario Flago-de-GDR.svg Orienta Germanio Flago-de-Bulgario.svg Bulgario Flago-de-Japanio.svg Japanio
8 1974 Meksiko Flago-de-Pollando.svg Pollando Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Japanio.svg Japanio
9 1978 Italio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Italio.svg Italio Flago-de-Kubo.svg Kubo
10 1982 Argentino Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flago-de-Argentino.svg Argentino
11 1986 Francio Flago-de-Usono.svg Usono Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
12 1990 Brazilo Flago-de-Italio.svg Italio Flago-de-Kubo.svg Kubo Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
13 1994 Grekio Flago-de-Italio.svg Italio Flago-de-Nederlando.svg Nederlando Flago-de-Usono.svg Usono
14 1998 Japanio Flago-de-Italio.svg Italio Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio Flago-de-Kubo.svg Kubo
15 2002 Argentino Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flago-de-Rusio.svg Rusio Flago-de-Francio.svg Francio
16 2006 Japan Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flago-de-Pollando.svg Pollando Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
17 2010 Italio Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flago-de-Kubo.svg Kubo Flag of Serbia.svg Serbio
18 2014 Pollando

Medala tabelo[redakti | redakti fonton]

nacia teamo oro arĝento bronzo sume
Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio/Flago-de-Rusio.svg Rusio1 6 3 3 12
Flago-de-Italio.svg Italio 3 1 0 4
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 3 1 0 4
Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio/Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio2 2 4 0 6
Flago-de-Pollando.svg Pollando 1 1 0 2
Flago-de-Usono.svg Usono 1 0 1 2
Flago-de-GDR.svg Orienta Germanio 1 0 0 1
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 0 2 2 4
Flago-de-Kubo.svg Kubo 0 2 2 4
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 0 1 4 5
Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio/Flag of Serbia.svg Serbio3 0 1 1 2
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 0 1 0 1
Flago-de-Japanio.svg Japanio 0 0 2 2
Flago-de-Argentino.svg Argentino 0 0 1 1
Flago-de-Francio.svg Francio 0 0 1 1
1 de 1949 ĝis 1990 Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
2 de 1949 ĝis 1990 Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio
3 de 1949 ĝis 2002 Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio

Rezultoj de ĉiuj viraj teamoj[redakti | redakti fonton]

PP 1949 1952 1956 1960 1962 1966 1970 1974 1978 1982 1986 1990 1994 1998 2002 2006 2010
Flago-de-Albanio.svg Albanio 1 16
Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio 1 13 19
Flago-de-Argentino.svg Argentino 10 11 22 3 7 6 13 11 6 13 9
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 2 20 19
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 5 22 17 19 21 19
Flago-de-Barato.svg Barato 1 8
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 6 9 17 14 8 11 18
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 15 11 5 10 13 12 9 6 2 4 4 5 4 1 1 1
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 16 3 3 5 4 7 2 7 10 5 3 5 9 7 13 3 7
Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio/Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio4 16 2 2 1 2 2 1 4 5 5 9 8 9 19 13 13 10
Flag of Chile.svg Ĉilio 1 23
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio 12 9 9 9 15 7 7 12 13 15 13 17 19
Flago-de-Danio.svg Danio 1 22
Flago-de-Domingo.svg Domingo 1 22
Flago-de-Egiptio.svg Egiptio 7 17 23 14 19 19 21 13
Flago-de-Finlando.svg Finnlando 6 11 18 19 20 17 17
Flago-de-Francio.svg Francio 14 6 6 7 9 18 17 16 15 16 6 8 3 6 11
Flago-de-Germanio.svg Germanio1 5 20 12 9 9 8
Flago-de-GDR.svg Orienta Germanio 6 12 11 4 1 4 9
Flago-de-Grekio.svg Grekio 5 13 6 13 7 17
Flago-de-Gvineo.svg Gvineo 1 24
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 3 8 13 12
Flago-de-Hungario.svg Hungario 8 7 5 8 6 7 10 11 14
Flago-de-Irako.svg Irako 1 10
Flago-de-Irano.svg Irano 4 21 19 21 19
Flago-de-Israelo.svg Israelo 4 10 16 15 19
Flago-de-Italio.svg Italio 15 8 14 14 16 15 19 2 14 11 1 1 1 5 5 4
Flago-de-Japanio.svg Japanio 14 8 5 5 3 3 11 4 10 11 9 15 9 8 13
Flago-de-Kameruno.svg Kameruno 2 15 13
Flago-de-Kanado.svg Kanado 2 20 20 11 12 9 12 17 11 19
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio 2 19 21
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio 1 19
Flago-de-Kubo.svg Kubo 13 19 17 13 8 3 10 5 2 4 3 19 15 2
Flago-de-Libano.svg Libano 1 9
Flago-de-Libio.svg Libio 1 24
Flago-de-Meksikio.svg Meksiko 4 10 12 18 13
Flago-de-Mongolio.svg Mongolio 3 17 21 16
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 11 10 13 12 12 14 12 16 7 2 6 9
Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio 2 13 9
Flago-de-Panamo.svg Panamo 1 24
Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo 1 12
Flago-de-Peruo.svg Peruo 1 14
Flago-de-Pollando.svg Pollando 15 4 7 4 4 6 6 5 1 8 6 9 17 9 2 13
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 2 15 8
Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko 4 23 15 12 13
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 9 5 4 2 3 3 2 7 6 13
Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio/Flago-de-Rusio.svg Rusio2 17 1 1 3 1 1 3 6 2 1 1 2 3 7 5 2 7 5
Flago-de-Svedio.svg Svedio 2 10 13
Flag of Serbia.svg Serbio3 8 10 8 8 10 2 4 4 3
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio 8 18 13 4 8 14 8 13 17
Flago-de-Tajlando.svg Tajlando 1 19
Flago-de-Tajvano.svg Tajvano 1 15
Ŝablono:Tunezio 7 22 18 24 21 19 15 19
Flago-de-Turkio.svg Turkio 2 15 19
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 1 10
Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo 1 13
Flago-de-Usono.svg Usono 14 6 7 11 18 14 19 13 1 13 3 9 9 10 6
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo 10 10 23 21 21 19 16 16 17 17 19
PP = partoprenoj (1949 ĝis 2006); gastigantaj landoj en dikaj literoj
1 de 1949 ĝis 1990 Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio
2 de 1949 ĝis 1990 Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
3 de 1949 ĝis 2002 Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio, en 2006 Flago-de-Serbio.svg Serbio kaj Flago-de-Montenegro.svg Montenegro ĝis la jaro 2006
4 de 1949 ĝis 1990 Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio

Virinoj[redakti | redakti fonton]

En la virina monda ĉampionado ĝis nun nur kvin teamoj iĝis ĉampionoj. La teamo de Sovetunio ĝis 1990 kaj pli poste Rusio, de Japanio, Ĉinio kaj Kubo dominis la turnirojn, ĝis en 2002 unuafoje la teamo de Italio sukcesis eniri tiun grupon de plej bonaj teamoj. En 2006 kaj 2010 venkis la rusinoj, ambaŭfoje en preskaŭ samforta finala matĉo kontraŭ la teamo de Brazilo. La virinoj el Sovetunio gajnis la tri unuajn turnirojn. Pro la avantaĝo konkursi "hejme" en la ĉampionado de 1962 en Moskvo, ŝajnis probable ke ili ankaŭ atingos la kvaran ĉampionecon, sed fine ilin venkis la teamo de japaninoj. La azianoj defendis la ĉampionan titolon en 1967 en sia lando, sed tiam la granda konkuranta sovetunia teamo ne partoprenis. Nur en 1970 la du teamoj rerenkontiĝis kaj ĉi-foje gajnis tiu de Sovetunio. Sed en la sekva turniro denove venkis la japaninoj.

En 1978 surprizis juna teamo el Kubo kaj venkis ĉiujn rivalajn teamojn. Tiu ĉampionado estis la unua signifa volejbala titolo por teamo de ekster Eŭropo kaj Azio. Komence de la 1980-aj jaroj nova azia teamo iĝis monde signifa: la teamo de Ĉinio gajnis la ĉampionadojn de 1982 kaj 1986. Kvar jarojn pli poste la teamo denove estis en la finala matĉo, sed tie malvenkis kontraŭ la teamo de Sovetunio en ties lasta partopreno en monda ĉampionado.

Post la surpriza ĉampioniĝo de 1978 la kubaninoj havis agreseman volejbalan stilon, per kiu ili dominis la 1990-ajn jarojn. Sub gvido de Regla Torres, Mireya Luis kaj Regla Bell ili gajnis la ĉampionecojn de 1994 kaj 1998. En tio ili venkis kaj kontraŭ la longe sukcesaj teamoj kaj kontraŭ la nove mondgrava teamo de Brazilo.

En 2002 la teamo de Ĉinio ne sukcesis pravigi sian gvidan rolon kaj en la duonfinalo malgajnis kontraŭ la italinoj. La eŭropanoj sekve en la finala matĉo venkis kontraŭ la teamo de Usono. En Japanio la itala teamo kvar jarojn pli poste estis venkata pere de la nova ĉampiono Rusio kaj malantaŭ la teamoj de Brazilo kaj de Serbio plus Montenegro nur atingis la 4-an pozicion. La rusa teamo sekve unuafoje post la disfalo de Sovetunio kaj post tri 3-aj pozicioj sinsekve atingis la ĉampionan titolon. En 2010 la rusinoj - denove en finala matĉo kontraŭ la brazilaninoj - sukcese defendis la ĉampionan titolon.

Turniroj[redakti | redakti fonton]

jaro gastiganta lando oro arĝento bronzo
1 1952 Moskvo Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Pollando.svg Pollando Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio
2 1956 Parizo Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Rumanio.svg Rumanio Flago-de-Pollando.svg Pollando
3 1960 Brazilo Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Japanio.svg Japanio Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio
4 1962 Sovetunio Flago-de-Japanio.svg Japanio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Pollando.svg Pollando
5 1967 Tokio Flago-de-Japanio.svg Japanio Flago-de-Usono.svg Usono Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio
6 1970 Bulgario Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Japanio.svg Japanio Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio
7 1974 Meksiko Flago-de-Japanio.svg Japanio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio
8 1978 Sovetunio Flago-de-Kubo.svg Kubo Flago-de-Japanio.svg Japanio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
9 1982 Peruo Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio Flago-de-Peruo.svg Peruo Flago-de-Usono.svg Usono
10 1986 Ĉeĥoslovakio Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio Flago-de-Kubo.svg Kubo Flago-de-Peruo.svg Peruo
11 1990 Ĉinio Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio Flago-de-Usono.svg Usono
12 1994 Brazilo Flago-de-Kubo.svg Kubo Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flago-de-Rusio.svg Rusio
13 1998 Japanio Flago-de-Kubo.svg Kubo Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio Flago-de-Rusio.svg Rusio
14 2002 Germanio Flago-de-Italio.svg Italio Flago-de-Usono.svg Usono Flago-de-Rusio.svg Rusio
15 2006 Japanio Flago-de-Rusio.svg Rusio Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flag of Serbia.svg Serbio kaj Montenegro
16 2010 Japanio Flago-de-Rusio.svg Rusio Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flago-de-Japanio.svg Japanio
17 2014 Italio

Medala tabelo[redakti | redakti fonton]

nacia teamo oro arĝento bronzo sume
Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio/Flago-de-Rusio.svg Rusio1 7 2 4 13
Flago-de-Japanio.svg Japanio 3 3 1 7
Flago-de-Kubo.svg Kubo 3 1 0 4
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio 2 2 0 4
Flago-de-Italio.svg Italio 1 0 0 1
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 0 3 0 3
Flago-de-Usono.svg Usono 0 2 2 4
Flago-de-Pollando.svg Pollando 0 1 2 3
Flago-de-Peruo.svg Peruo 0 1 1 2
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 0 1 0 1
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio 0 0 2 2
Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio/Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio2 0 0 2 2
Flag of Serbia.svg Serbio kaj Montenegro

/Flag of Serbia.svg Serbio3

0 0 1 1
Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio 0 0 1 1
1 de 1949 ĝis 1990 Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
2 de 1949 ĝis Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio
3 en 2006 Flag of Serbia.svg Serbio kaj Montenegro

Rezultoj de ĉiuj virinaj teamoj[redakti | redakti fonton]

PP 1952 1956 1960 1962 1967 1970 1974 1978 1982 1986 1990 1994 1998 2002 2006 2010
Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio 1 21
Flago-de-Argentino.svg Argentino 4 8 18 15 17
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 2 15 14
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 2 12 21
Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano 2 9 13
Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj 1 23
Flago-de-Barato.svg Barato 1 8
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 2 13 22
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 14 11 5 8 13 15 7 8 5 7 2 4 7 2 2
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 10 4 5 4 6 13 9 9 12 11 8
Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio/Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 11 3 4 3 6 5 17 12 11 9 17 15
Flag of Chile.svg Ĉilio 1 22
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio 12 6 9 14 6 1 1 2 8 2 4 5 10
Flago-de-Domingo.svg Domingo 6 21 19 11 13 17 17
Flago-de-Egiptio.svg Egiptio 3 16 21 21
Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj 1 18
Flago-de-Finlando.svg Finnlando 1 21
Flago-de-Francio.svg Francio 1 7 12 20
Flago-de-Germanio.svg Germanio1 13 16 10 13 19 18 14 13 13 5 13 9 11 7
Flago-de-GDR.svg Orienta Germanio 7 7 7 10 4 8 4 12
Flago-de-Grekio.svg Grekio 1 9
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 1 20
Flago-de-Hungario.svg Hungario 6 6 11 4 6 13 10
Flago-de-Indonezio.svg Indonezio 1 21
Flago-de-Israelo.svg Israelo 1 14
Flago-de-Italio.svg Italio 9 20 15 9 10 13 5 1 4 5
Flago-de-Japanio.svg Japanio 14 2 1 1 2 1 2 4 7 8 7 8 13 6 3
Flago-de-Kameruno.svg Kameruno 1 21
Flago-de-Kanado.svg Kanado 7 11 14 11 15 14 17 21
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio 2 17 21
Flago-de-Kenjo.svg Kenjo 5 13 13 21 21 21
Flago-de-Kostariko.svg Kostariko 2 17 17
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio 2 6 17
Flago-de-Kubo.svg Kubo 10 8 7 1 5 2 4 1 1 5 7 12
Flago de Luksemburgio Luksemburgio 1 17
Flago-de-Meksikio.svg Meksiko 6 12 10 15 13 21 21
Flago-de-Mongolio.svg Mongolio 1 16
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 12 10 12 14 16 17 16 9 9 7 9 8 11
Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio 1 23
Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio 4 8 10 3 14
Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo 1 9
Flago-de-Peruo.svg Peruo 12 7 4 15 8 10 2 3 6 13 9 17 15
Flago-de-Pollando.svg Pollando 10 2 3 4 3 9 9 11 13 15 9
Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko 5 22 17 9 15 17
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 7 5 2 5 7 5 13 13
Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio/ Flago-de-Rusio.svg Rusio2 15 1 1 1 2 1 2 3 6 6 1 3 3 3 1 1
Flag of Serbia.svg Serbio3 3 16 3 8
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio 11 3 3 4 7 8 5 4 9 6 13 13
Flago-de-Tajlando.svg Tajlando 3 13 17 13
Flago-de-Tajvano.svg Tajvano 2 11 12
Flago-de-Tunizio.svg Tunizio 2 23 16
Flago-de-Turkio.svg Turkio 2 10 6
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 1 9
Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo 1 9
Flago-de-Usono.svg Usono 14 9 6 2 11 12 5 3 10 3 6 13 2 9 4
PP = partoprenoj (1952 ĝis 2010); gastigantaj landoj en dikaj literoj
1 de 1952 ĝis 1990 Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio
2 de 1952 ĝis 1990 Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
3 de 1952 ĝis 2002 Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio, en 2006 Flago-de-Serbio.svg Serbio kaj Flago-de-Montenegro.svg Montenegro ĝis la jaro 2006
4 de 1952 ĝis 1990 Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]