Monda Cionisma Organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Cionisma Organizaĵo
emblemo
internacia organizaĵo • juda organizaĵo • eldonejo
Komenco aŭgusto 1897 vd
Lando(j) Israelo vd
Sidejo National Institutions House
Adreso המלך ג'ורג' 48, ירושלים
Agareo

cionismo

Fondinto(j) Theodor Herzl • Max Nordau vd
Ĉefestro(j) Yaakov Hagoel • Theodor Herzl • David Wolffsohn • Otto Warburg • Ĥajim Vajcman • Nahum Sokolow • Ĥajim Vajcman vd
Agokampo libro
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Monda Cionisma Organizaĵo estis kreita la 3-an de septembro 1897, en la unua Cionisma Kongreso, kiu estis tenita en Bazelo, en Svislando. En la komenco ĝi nomiĝis simple la "Cionisma Organizaĵo", sed en 1960 ĝi ŝanĝis sian nomon al la "Monda Cionisma Organizaĵo". Ĉi tiu organizaĵo komence reprezentis la Cionisman Movadon. La membreco estis malfermita al ĉiuj Judoj, kaj la delegitoj devis aĉeti sian rajton voĉdoni, aĉetante la Cionisman Ŝekelon.

Kiam oni fondis la organizaĵon, oni decidis organizi regulajn "Mondajn Cionismajn Kongresojn". De 1897 ĝis 1946 oni organizis Cionisman Kongreson ĉiun duan jaron en iu Eŭropa urbo, krom dum la du mond-militoj. De post la kreado de la ŝtato de Israelo, oni organizis la kongresojn ĉiun kvaran aŭ kvinan jaron en Jerusalemo. Dum la kongresoj oni elektas la reprezentantojn de la Monda Cionisma Organizaĵo kaj de la Juda Agentejo. Iu ajn judo pli aĝa ol 18 jaroj, kiu akceptas la "Programo de Jersualemo", povas voĉdoni.

En 2006 okazis la 35a Monda Cionisma Kongreso. En la momento, la plej granda frakcio estas koalicio kiu inkluzivas Kadima, la Laboristan Partion kaj Meretz, Mercaz (kiu reprezentas konserveman judismon) kaj ARZA (kiu reprezentas reformisman judismon). Zeev Bielski el Kadima estis reelektita kiel prezidanto.

La oficiala linio de la Monda Cionisma Organizaĵo estas donita de la "Programo de Jerusalemo". En la retejo de la Usona Cionisma Movado vi povas legi la lastan version de la programo, akceptita en 2004. [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (en la angla).

Post la kreado de la ŝtato de Israelo, la Monda Cionisma Organizaĵo perdis multon de ĝia graveco, kaj nun ĝi ne plu ludas tiel gravan rolon por judoj trans la mondo.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]