Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Monda Festivalo 2005 en Karakaso

La Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro estas ripete, kvankam laŭ intervalo iom malregule organizitaj internaciaj junularaj kunvenoj, kiun okazigas la socialisme orientita Monda Federacio de Demokratia Junularo. La partoprenantaj junularaj kaj studentaj organizoj grandparte estas komunismesocialisme orientitaj respektive reprezentas naciajn aŭ kontraŭkoloniismajn liberigajn movadojn. Celo de la evento estas la renkontigo de junuloj el ĉiuj partoj de la mondo por interxanĝo de opinioj kaj spertoj, por diskuto kaj komuna lukto kontraŭ rasismo, faŝismo kaj militismo, kaj por paco kaj interŝtata solidareco.

La unua tiaspeca festivalo okazis dum la jaro 1947 en Prago. Okaze de la 60-jara jubileo en Karakaso organiziĝis granda festo.[1]

La Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro kaj ankaŭ la gastiganta internacia federacio aparte gravis dum la tempo de la Malvarma Milito inter la jaroj 1945 kaj 1989 respektive 1991, kiam la federacio grupigis la ŝtatajn junularajn organizojn el la landoj de la Orienta Bloko kaj iujn kromajn komunismajn asociojn el okcidentaj landoj, kaj estis prestiĝa internacia politika instrumento de Sovetunio. La junularaj Esperanto-asocioj en la ŝtatoj de la Orienta Bloko, malgraŭ sia ne komunista orientiĝo, provis atingi videblecon en la Mondaj Festivaloj, ĉar iusenca internacia komunista rekono de la laboro por Esperanto (kiu post la persekutoj flanke de Nazia Germanio estis klare rekonita kiel kontraŭfaŝisma) signifis mildigon de la ŝtata malpermeso aŭ limigo de por-esperanta agado en la sovetunie ligitaj landoj kaj ligiĝis al la espero eĉ de iusenca ŝtata subteno de la agado.

Kroniko de la Mondaj Festivaloj

La Monda Federacio de Demokratia Junularo, kiu mem fondiĝis la 10-an de novembro de la jaro 1945, duonjaron post la fino de la Dua Mondmilito, dekomence havis inter siaj bazaj celoj organizi Mondajn Festivalojn de Junularo kaj Studentaro. Tiuj eventoj havis la celon "evoluigi kaj plifortigi la internacian amikecon kaj interkomprenon de la junuloj el la diversaj ŝtatoj, doni gravan kontribuon al la rekonstruo de la mondo kaj al la konservo de internacia paco kaj per ĉiuj taŭgaj rimedoj montri la vivon, la agadon kaj strebadon de la junularo el la diversaj landoj".

En la Mondaj Festivaloj estu diskutoj kaj festoj, oni aŭskultu kaj prezentu muzikon kaj prelegojn. La aranĝoj estu politike kaj kulture orientitaj. Aparte dum la tempo de la Malvarma Milito la eventoj ripete estis akre pridisputataj, aparte dum la jaroj 1959 kaj 1962, kiam ili okazis en landoj de la okcidentaj demokratioj, kaj tie ilia sovetunie dominita socialisma karaktero aparte elstaris, sed ankaŭ dum la jaro 1968, kiam la etoso kaj la ideoj de la studentaj protestoj en multaj landoj kaj de la Praga Printempo ankaŭ atingis la Festivalon en Sofio kaj la komunistaj regantoj timis perdi la kontrolon de la aranĝo.

En la landoj de la okcidentaj demokratioj la Mondaj Festivaloj ekde la komenco havis nur malgrandan signifon, kiu daŭre malkreskis kaj komence de la 1990-aj jaroj, post la kolapso de la komunismaj diktaturoj de Eŭropo, atingis malkulminon.

Sed ankaŭ por la Festivalo mem la disfalo de Sovetunio kaj la sovetunie kontrolita Orienta Bloko inter la jaroj 1989 kaj 1991 estis skua: La Monda Federacio de Demokratia Junularo perdis la ŝtatan subtenon de tiuj landoj kaj la multajn membrojn de la amasaj ŝtataj junularaj organizaĵoj en tiuj landoj, sed kontraste al Sovetunio ĝi ne malfondiĝis, sed pluagadas kun malpli da membroj kaj sen la premo plu esti konsiderata sovetunia politika instrumento. Post la kolapso de Sovetunio kaj la komunismaj reĝimoj en pluraj najbaraj ŝtatoj dum 1990 kaj 1991 estis nekutime granda paŭzo en la organizado de la Festivaloj, ĝis dum la jaro 1997 unuafoje okaziĝis plia tiaspeca evento en la socialisma respubliko Kubo.

Unuopaj Mondaj Festivaloj de Junularo kaj Studentaro:

  1. 1947 en Prago
  2. 1949 en Budapeŝto
  3. 1951 en Orienta Berlino
  4. 1953 en Bukareŝto
  5. 1955 en Varsovio
  6. 1957 en Moskvo
  7. 1959 en Vieno
  8. 1962 en Helsinko
  9. 1968 en Sofio
  10. 1973 en Orienta Berlino
  11. 1978 en Havano
  12. 1985 en Moskvo
  13. 1989 en Pjongjango
  14. 1997 en Havano
  15. 2001 en Alĝero
  16. 2005 en Karakaso
  17. 2010 en Tshwane

La mondaj festivaloj en GDR

Dufoje la Mondaj Festivaloj okazis en GDR, la post la Dua Mondmilito sovetunie dominita socialisma orienta parto de Germanio. Tie, rekte ĉe la limo inter la okcidenta kaj orienta blokoj de la Malvarma Milito, la streboj pri ŝtate "sukcesa" memprezento de la socialismaj reĝimoj estis aparte fortaj.

1951

La unua Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en GDR okazis dum la jaro 1951 - al ĝi oficiale venis 26.000 partoprenantoj el 104 landoj. La juna ŝtato GDR intense uzis la Festivalon por ekhavi bonan internacian reputacion. La festivala himno "Im August blüh'n die Rosen" ("aŭguste floras la rozoj") iĝis dum pluraj postaj jardekoj populara kanzono kaj ankaŭ en okcidenta Germanio estis konata kanto.

Pro organizaj problemoj nutri la festivalanojn en Orienta Berlino, la okcident-berlina urbestro Ernst Reuter invitis la partoprenantojn al varmaj manĝoj en la okcidenta parto de la urbo. La prezidanto de al ŝtata junularo de GDR, Erich Honecker, sekve sendis membrojn de sia organizo al okcidenta Berlino, kiuj malevitu ke partoprenantoj akceptu tiun "oferton de la malamiko", kaj ekestis surstrataj pugnobataloj inter orient-berlinaj komunistoj kaj la okcident-berlina polico en Okcidenta Berlino.

Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1973, MiNr 1830.jpg
poŝtmarko okaze de la Monda Festivalo1973

1973

Plian fojon dum la jaro 1973 la Monda Festivalo okazis en GDR. Tie dum naŭ tagoj proksimume ok milionoj da civitanoj de GDR kunvenis kun 26.500 eksterlandaj gastoj el 140 landoj, inter alie kun 800 gastoj el okcidenta Germanio. Sur 95 scenejoj estis prezentoj de rokmuziko kaj politikaj kanzonistoj. Pro la etoso de ŝanĝiĝemo inter la junuloj de GDR komence de la 1970-aj jaroj kaj la samjara muzika festivalo Woodstock [prononco "Ŭudstok"] en Usono, oni ofte atribuis al la Festivalo la titolon "Woodstock de la oriento".

La ŝtata sekreta servo de GDR ĝis la 28-a de junio 1973 malebligis la vjaĝon de 2.720 tiel nomataj "negativaj personoj" al Orienta Berlino kaj 2.073 personoj dumtempe malliberiĝis. Por garantii la superecon de orientgermanaj junuloj en politike gravaj disputoj, la ŝtato GDR kamufligis retorike aparte trejnitajn membrojn de la ŝtata sekreta servo kiel festivalaj partoprenantoj. Tiuj profesiuloj en diskutoj pozitive elstarigu la politikon de la ŝtatoj GDR kaj Sovetunio, kaj laŭteme defendu la ŝtatajn socialismajn poziciojn. Samtempe ili kolektu "danĝerajn" flugfoliojn kaj provu trovi ties disdonantojn, kaj regule liveru detalajn raportojn pri ĉiuj observoj de la partoprenantoj. Krome ankaŭ la GDR-aj junuloj, kiuj kadre de la ŝtata junulara asocio rajtis partopreni la Festivalon, antaŭ la evento estis intense ideologie trejnitaj. [2]

Esperanto dum la monda festivalo en Moskvo (1957)

En La Ondo de Esperanto, 1997, No. 1(32), Aleksandr Ĥarkovskij verkis pri la "restarigo" de la Esperanto-movado post ĝia malapero dum la persekutado kontraŭ esperantistoj (1936). En 1957, kiel membro de la komsomola komitato por studaj aferoj, li estis devigata organizi renkontighon de diverslandaj esperantistoj. Tiam li sciis nenion pri Esperanto, sed finifine renkontis la vicdirektoron de la Lingvosciencan Instituton, profesoron Jevgenij Aleksejevich Bokarev, kiu scipovis Esperanton sed ne povis (aŭ timis) esti instruisto.

«  Kiam la instruisto, estono Sij Tamm, venis al Moskvo, li pensis, ke oni lin denove malliberigos. Sed li baldau komprenis, ke la tempo ŝanĝiĝis. Nesciante la rusan lingvon, li uzis la rektan metodon. [...] Post tri monatoj ni ekparolis la lingvon kaj partoprenis la esperantistan renkontiĝon en la Moskva ŝak-klubo en bulvardo Tverskoj. [...] Post la festivalo la grupoj kreis organizon "Fajrero". Tamen ĉiuj gvidantoj estis vokitaj al la unuaj departementoj (oficejaj branĉoj de Ŝtata Sekureca Komitato) kaj subskribis promeson ne uzi Esperanton kaj ne kontakti alilandanojn. Post kiam la movado reviviĝis, Gishpling, Sergejeva, Korĉagin kaj aliaj gvidantoj de "Fajrero" timis ech montri la nazon en nia klubo. Sed la fajrero jam flamighis[3]. »



Eksteraj ligiloj

greke "Weltfestspiele" - oficiala germanlingva paĝo de la Mondaj Festivaloj greke kroniko de la Festivaloj (angle) greke kroniko de la Festivaloj (germane) greke paĝo pri la Festivalo en Vieno 1959 (germane) greke paĝo pri la Festivalo en Havano 1997 (germane)

Referencoj

  1. festoj okaze de la 60-jara jubileo de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro (paĝo germana)
  2. "Malantaŭ la kulisoj de la 10-a festivalo" (artikolo germanlingva)
  3. Oni parolas chiujn lingvojn... Aleksandr Harkovskij pri Esperanto dum la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro 1957