Monda Forumo de la Elektronikaj Komunikiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Forumo de la Elektronikaj Komunikiloj
konferenco
Lando(j) Svislando vd
vdr

La Monda Forumo de la Elektronikaj Komunikiloj (france Sommet Mondial sur la Société de l’Information, mallongigite SMSI) okazanta en Ĝenevo, Svisio, de la 10-a ĝis la 12-a de decembro 2003, organizita de UNO celas malgrandigi la malegalecon de la loĝantoj de la tero rilate aliron al la informoj per la reto. Ĝi devus adopti ""Deklaron de principoj" kaj "Agadplanon" antaŭ ties dua parto okazonta en Tunizo de la 16 ĝis la 18-a de novembro 2005.

En 2003, 91% de la interretuzantoj estas en mondpartoj kie loĝas 20% de la monda enloĝantaro. Tio signifas ke la cetera 80% apenaŭ havas alireblecon al la reto. La perspektivo estas atingi ke en 2015 ĉiu ajn ĉie ajn en la mondo povu aliri la reton.

Preparoj[redakti | redakti fonton]

La ideo aperis en 1998 en Minneapolis, Usono dum kunveno de la Internacia Unio de Telekomuikado (IUT). UNO komisiis IUT-on pretigi la konferencon findeciditan dum regiona afrika kunveno en Bamako en 2002. Tri preparkunvenoj (PrepCom) okazis en Ĝenevo de la 1-a ĝis la 5-a de julio 2002, de la 17-a ĝis la 28-a februaro 2003 kaj de la 15-a ĝis la 26-a de septembro 2003. Krome regionaj kunvenoj ankaŭ okazis en Bamako (28-30 de majo 2002), Bukaresto, Rumanio (7-9 denovembro 2002), Tokio, Japanio (13-15 de januaro 2003), Bavaro, Dominika Respubliko (29-31 de januaro 2003) kaj Kairo, Egiptio (junio 2003). La 5-a kaj 6-a de decembro 2003, okazis en Ĝenevo lasta preparkunveno post PrepCom 3, iĝinta necesa pro la malkapablo dum la antaŭaj kunvenoj atingi ĝeneralan interkonsenton pri : regado de la Interreto, informrimedoj, cibernetika solidareco, Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, sekureco, intelekta posedo, liberaj softvaroj, kultura kaj lingva diverseco.

Celo[redakti | redakti fonton]

UNO, organizanto de la Forumo opinias ke ni nun estas plene en vera revolucio, eble la plej grava en la historio de la homaro, pro la ŝangoj kiujn portas la novaj informteknologioj de 15 jaroj kun la konverĝo de komputiko kaj telekomunikado kaj kun la apero de tiu nova rimedo kiu estas la Interreto. Por ke tiu dinamiko daŭrigo laŭ sia impulso kaj profitu al la tuta homaro, UNO opinias necesas krei diskutforumojn por harmoniigi, kiam necesas, la vidpunktojn mondskale. La forumo devos do lanĉi veran interkonsentitan agadplanon ne nur inter ŝtatoj-membroj sed ankaŭ kun la privata sektoro kaj la civila socio. La forumo aperas kiel antaŭĉambro de la mondo de morgaŭ kiun postulas la disvolviĝo de la novaj teknologioj.

Esprimlibereco[redakti | redakti fonton]

Kvankam laŭ oficialaj deklaroj de UNO la Forumo enfokusigos la liberecon de la infromrimedoj, ne rajtos eniri la Forumon la internacia asocio de ĵurnalistoj "Reporters sans frontières" (Raportistoj sen landlimoj), kiuj batalas kontraŭ limigoj de la informlibereco kaj atencoj kontraŭ la homrajtoj kaj precipe kiam tio atingas ĵurnalistojn. Tiu decido estas pravigita pro tio ke "Reporters sans frontières" denuncis la prezidentecon de Libio ĉe la UNO-komisiono pri la Homaj Rajtoj.

Robert Menard, ĝenerala sekretario de "Reporters sans frontières", anoncis ke ili sciigos la atencojn kontraŭ la esprimlibereco far iuj partoprenantaj ŝtatoj-membroj per Radio nomita "Radio non grata" (Radio malbonvena) aŭdebla en Ĝenevo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]