Monda Junulara Tago 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo Benedikto la 16-a la 18an de aŭgusto en Madrido

La internacia renkonto de la 24-a Monda Junulara Tago Madrido 2011 estis anoncita por la urbo de Madrido, ĉefurbo de Hispanio, de la 16 al la 21-a de aŭgusto 2011. La temo de la MJT 2011 estis: «Enradikigitaj kaj konstruitaj en Kristo, firmaj en la fido» (Koloseanoj 2, 7).

Anonco[redakti | redakti fonton]

Benedikto la 16-a realigis la oficialan anoncon la 20an de julio 2008 en Sidnejo, dum la ceremonio de la fermo de la Monda Junulara Tago 2008. Ĉiu tri jaroj okazigas sin unu el ĉi tiuj internaciaj renkontoj alternante ĝis nun sidejoj inter Eŭropo kaj la resto de kontinentoj.

Disvolvigo[redakti | redakti fonton]

Tiucele miloj da ĉefe junuloj el multegaj landoj venis al Madrido (sed ankaŭ al aliaj lokoj tra la tuta Hispanio) cele renkontiĝi kun la papo. Por tio oni starigis tra la tuta ĉefurbo diversajn efemerajn konstruaĵojn kaj oni haltigis la trafikon por permesi diversajn eventojn.

La vizito de la papo okazis de la 18a ĝis la 21a de aŭgusto.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Ne nur ne-katolikoj, sed ankaŭ kelkaj katolikoj, kritikis la altajn regionajn helpojn (polico, rubaĵoj, rabato de transportbiletoj, rabato de manĝoj en restoracioj aliĝintaj, oferado de lernejoj por dormi...) kiujn oni disponigis por la tuta eventaro, sed ĉefe la implikiĝo de la ŝtataj (tamen Ŝtato ankaŭ diris ke ili pagis neniun monon) regionaj kaj urbaj instancoj por refieligi kaj ornami la viziton de la papo.

La kritikantoj kunvokis manifestacion kontraŭ tiuj eventoj por la 17a de aŭgusto. Kiam tiu manifestacio alproksimiĝis al la Sunpordo grupetoj de partoprenantoj en la MJT estis atakitaj parole kaj fizike. La nacia polico estis devigita formovigi al la MJTa katolikoj ĝis la strato El Arenal. Minutoj poste la strato restis tranĉita por la cetera publiko. Tamen, ĉi tiu mezuro ne povis eviti ke momentoj poste, ĉar grupo de antikatolikoj batadis per manoj kaj piedoj kontraŭ proksimume dudeko de katolikoj kiuj restis en la najbara strato de la placo.

Ekonomia rezulto[redakti | redakti fonton]

La organizantoj de la Monda Junulara Tago antaŭkalkulis ke proksimume 100 milionojn eurojn kiel profitojn lasus ĉi tiu okazaĵo en Hispanio. Post kelkaj tagoj kiam la MJT finiĝis, la prezidanto de la Ĉambro de Komerco de Madrido anoncis ke la JMJ lasis 160 milionojn kiel profitojn en hoteloj, transportoj kaj komercoj de la ĉefurbo de Hispanio. Post tri monatoj, la grava konsultejo PricewaterhouseCoopers konkludis per informo ke okazis en Hispanio profito de 354 milionoj da eŭroj.

La madrida Metroo ricevis 5.000.000€ dank'al MJT kontraŭ 35.000€ ke ĝi estus ricevinta se MJT ne estus okazinta. La MJT-Organizaĵo asertis ke la 70% de la MJT-aj elspezoj estis pagitaj de pilgrimantoj kaj la 30% ceteran pagis la enterprenoj kiuj aliĝis metante ekzemple siajn reklamojn sur MJTaj ĉemizoj, ĉapeloj, MJTaj surstrataj televidilegoj...