Monda Kalendaro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la tutmonda agendo

Monda Kalendaro estas socia reto 2.0, kiu permesas al la uzantoj publikigi aranĝojn en la tutmonda internacia agendo, kaj ankaŭ la ceteraj uzantoj povas voĉdoni, aldoni siajn spertojn. Sendube estas la monda agendo esperantista kun plej bona kvalito de la reto.

Enhavo

[redakti] Historio

En la jaro 2006, esperantistoj el Kataluna Esperanto-Junularo kunvenis en Benicàssim (Valencilando) por pridiskuti diversajn temojn de sia asocio, kaj unu el la temoj estis starigi mondan agendon kun modernaj ecoj. Tiam naskiĝis la projekto. Ĉiam malfermita, altkvalita kaj pere de la libera programaro. La unua versio estis programita de [SPIP http://www.spip.net]. Temis pri granda kaj simpla kalendaro. Poste, la ĉefaj programistoj aldonis novajn ecojn (uzante la lingvon PHP). Rapide Monda Kalendaro evoluis, kaj la dua versio estis nova PHP-sistemo: [webcalendar webcalendar.sourceforge.net]. Tiu ĉi softvaro ankaŭ estas GPL-a kaj troveblas senpage ĉe Sourceforge.net. Dum la dua epoko de Monda Kalendaro, ĝi komencis estis iom konata inter diversaj asocioj kaj individuaj esperantistoj kaj rapide multaj uzantoj registriĝis ĉe la paĝaro kaj donis vivon sendante aranĝojn. Monda Kalendaro jam funkciis tute sola kaj sen kontrolo. La projekto realiĝis kaj estis utila en unu jaron sen propagando.

La 1-an de majo 2008 Monda Kalendaro eniris en la trian epokon. La ĉefa programisto modernigis ĝin per nova softvaro ([Drupalo http://www.drupalo.org]) kaj nun ĝi estas ege utila kaj impona ilo por la esperantistaro.

[redakti] Funkcioj (versioj de SPIP kaj Webcalendar)

Monda Kalendaro en 2006

En tiu ĉi sekcio troveblas la baza resumo de la ĉefaj ecoj de la projekto Monda Kalendaro dum la unua kaj dua epoko, kiam ĝi uzis webcalendar kaj SPIP:

  • 1.- Funkciado per SPIP, kaj poste per Webcalendar.
  • 2.- Libera registriĝo kaj konto-havo.
  • 3.- Eksportebla RSS-kanalo.
  • 4.- Kalendaro monata, semajna, taga kaj jara.
  • 5.- Serĉilo.
  • 6.- La aranĝoj povas ripetiĝi (tage, semajne aŭ monate).
  • 7.- Ne havas propagandon aŭ reklamojn.

[redakti] Funkcioj en la tria epoko (Drupalo)

Nuntempa versio

Jen resumo de la ĉefaj ecoj kaj funkcioj de la nuntempa versio de la projekto:

  • 1.- Funkciado per Drupalo.
  • 2.- Libera registriĝo kaj konto-havo.
  • 3.- Eblo elekti laŭ kategorio.
  • 4.- Eblo elekti laŭ kontinento.
  • 5.- Eksportebla RSS-kanalo eĉ laŭ kategorio.
  • 6.- Eblo kontakti aliajn uzantojn.
  • 7.- Kalendaro monata, semajna aŭ taga.
  • 8.- Serĉilo.
  • 9.- Pririgardo de la lastaj afiŝaĵoj.
  • 10.- Jaraj statistikoj laŭ kategorio.
  • 11.- Ĝeneralaj statistikoj laŭ jaro, monato aŭ tago.
  • 12.- Eblo sendi novaĵojn rekte al Klaku.net aŭ Del.icio.us.
  • 13.- La aranĝoj povas ripetiĝi (tage, semajne aŭ monate).
  • 14.- Geografia loko de la aranĝoj en Google Maps.
  • 15.- Monata kaj jara mapo-serĉilo per Google Maps.
  • 16.- Internacia mapo de la loko de la uzantaro.
  • 17.- Informaj bultenoj.
  • 18.- Ne havas propagandon aŭ reklamojn.

[redakti] Kondiĉoj, eldonpolitiko kaj rajtoj

Ĉiu homo rajtas libere publikigi eventojn en Monda Kalendaro. Ankaŭ, eblas aldoni klarigojn pri aranĝo aŭ novaĵo. Ekzemple: vi povas informi pri la daŭro de la aranĝo markante, dum kiuj tagoj ĝi okazos, aŭ ĉiun duan tagon de la semajno aŭ kelkajn tagojn en la monato, ktp... kaj ĉio libere kaj anonime, sed estus pli bone, se vi subskribus la eventon per la nomo de via kolektivo aŭ organizo, por ke la aliaj geuzantoj sciu, kiu ĝin organizas.

Monda Kalendaro havas nenian leĝan avizon nek manifeston, tamen neniamaniere aperos seksismaj informoj aŭ novaĵoj (la seksa egaleco ankoraŭ estas plenumota lerno-fako en la mondo), fejofobaj (la rajto ami libere daŭre estas tabuo aŭ krimo laŭ multaj homoj), rasismaj (la rasismo malaperis en multaj lokoj de la mondo, sed ne ĉie) aŭ agresemaj kontraŭ la kultura sento de la popoloj sen ŝtato (ĉar ne ĉiuj popoloj de la mondo estas liberaj, suverenaj kaj sendependaj).

[redakti] Kiel publikigi aranĝojn en Mondan Kalendaron?

Unue oni devas registriĝi en la paĝaro kaj sekve eniri pere de siaj uzant-nomo kaj pasvorto. Sekve oni jam povas publikigi, simple klakante al la ligilo "Publikigi aranĝon" kaj elektante la kontinenton, kie oni organizas la aranĝon. Eblas aldoni la daton, titolon, priskribon kaj la lokon en la [mapo de Google Maps http://maps.google.com].

[redakti] Eksteraj ligoj