Monda heredaĵo de Unesko
La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la Monda Kulturheredaĵo de Unesko kaj la Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Ĝi enhavas hom-kreitajn resp. naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975. Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenau unu el jenaj ses kriterioj:
- Unika arta valoro
- Granda kultura influo al iu regiono aŭ epoko
- Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
- Ekzempla valoro por certa arta evoluo
- Modela reprezentado de arkitektura epoko
- Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj
La nocio de "kultura heredaĵo" venas de episkopo Henri-Baptiste Grégoire; ĝi estis konvencie fiksita en la Konvencio de Hago de la 14-a de majo 1954.
La ideo de la monda heredaĵo ekestis reage al la alvoko de Unesko en 1960, savi la monumentojn de Abu Simbel (Nubio) de subakviĝo pro konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano.
Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2008 ekzistis 878 heredaĵoj en 145 landoj;
- el ili 679 estis kulturaj kaj 174 naturaj heredaĵoj,
- 25 apartenis al ambaŭ kategorioj.
- 30 estis sur la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.
Naturaj heredaĵoj [redakti]
Ĝi konsistas el naturaj objektoj (montoj, plantoj, pejzaĝoj ktp.), kiuj pro sia ekstrema malofteco meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.
Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.
Ekzemploj de naturheredaĵaj objektoj estas:
- Nacia Parko Galapagoj de Ekvadoro.
- Lago Tegano de Insulo Rennell de Novgvineo.
- Insularo Buntio de Novzelando.
- Rokpentraĵoj de Tasili n'Aĵer (
Alĝerio) - Naciaj parkoj Los Glaciares, Igŭacuo, Ischigualasto, Talampaya (
Argentino) - Aŭstralia pluv-arbaro (
Aŭstralio) - Naciaj parkoj Kaziranga, Keoladeo, Sundarbans, Nanda Devi (
Barato) - Bazaltrokaro Giant's Causeway (
Britio) - Parko Vulingjuan (
Ĉinio) - Korala rifo Tubbataha (
Filipinoj) - Faga arbaro de Ŝirakami (
Japanio) - Naciaj parkoj Virunga, Garamba, Kahuzi-Biega, Salonga kaj besto-protektejo Okapi (
Demokratia Respubliko Kongo) - Lagoj ĉe Plitvice (
Kroatio) - Laguno de El Vizvaino (
Meksiko) - Nacia parko kaj praarbaro Białowieża (
Pollando) - Laŭra arbaro Laurisilva sur Madejro (
Portugalio) - Danuba delto (
Rumanio) - Oraj Montoj de Altajo, ekde 1998, lago Bajkal, ekde 1996, natura sistemo de rezervejo de la Vrangela Insulo de Siberio, baseno de rivero Uvs Nuur, ekde 2003, praaj arbaroj de Komi, ekde 1995, vulkanoj de Kamĉatka, ekde 1996, okcidenta Kaŭkazo, ekde 1999 (
Rusio) - Naturparko Serengeti kaj nacia parko Kilimanĝaro (
Tanzanio) - La regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno en la Alpoj en Svislando.
- Naciaj parkoj Yellowstone, Granda Kanjono, Redwood, Great Smoky Mountains, Carlsbad Caverns, Havajaj Vulkanoj, Ĉako (
Usono) - Golfo Halong kaj nacia parko Phong Nha-Ke Bang (
Vjetnamio) - Viktoria Akvofalo (
Zambio kaj
Zimbabvo)
Kulturaj heredaĵoj [redakti]
Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.
Ekzemploj de kulturheredaĵaj objektoj estas:
- Historia Centro de Cuenca (Ekvadoro)
Vidu ankaŭ la liston de la objektoj ĉe Listo de mondaj heredaĵoj.
Bildoj [redakti]
-
Piramidoj de Gizo