Monda Organizaĵo pri Turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra sidejo de la Monda Organizaĵo pri Turismo en Madrido

La Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) estis fondita en 1925 cele helpi turismon. Ĝi ligiĝis oficiale al la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1976, kiam ĝi transformiĝis al plenuma agentejo de la PUND. En 1977 oni subskribis traktaton, kiu oficialigis la kunlaboradon kun Unuiĝintaj Nacioj, estante speciala ento ene de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj ekde 2003. Ĝi havas sidejon en Madrido, Hispanio kaj enhavas 153 Ŝtatojn kiel membrojn (22 de novembro de 2007).

Moto

Turismo estas riĉiĝo kaj fruktodona agado por personoj, por familioj, por komunumoj, por la lando kaj por la tuta mondo.

Tiu ĉi estas la esenca mesaĝo, malfacila kaj rekta, de la nova kampanjo, per kiu la Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) volas krei konsciencon pro la profitaro, kiun turismo povas generi por la vivo, la kulturo kaj la ekonomio aŭ, alimaniere dirite, por la socio en ĉiu sferoj de la vivo.

Organoj de la MOT

Ili estas jenaj:

La Ĝenerala Asembleo

La Ĝenerala Asembleo estas la supera organo de la Organizaĵo. En la Asembleo kunsidas en ordinara sesio, ĉiun duan jaron, la delegitaro de la plenrajtaj Membroj kaj de la Asociaj Membroj, krom la reprezentantoj de la Aliĝintaj Membroj, tio estas la membroŝtatoj de MOT.

Temas pri la plej grava institucio de altrangaj funkciuloj kaj de elstaraj reprezentantoj de la privata sektoro de la tuta mondo.

Antaŭaj kunsidoj:

Venonta kunsido: Kazaĥio meze de 2009

Monda Tago de Turismo

La Monda Tago de Turismo celebriĝas ciun 27a de Septembro ekde 1980, sed ĝi havas kiel sidejon diversan landon ekde 1998. En la 12a Pintokunveno de Istambulo (Turkio), oni decidis, ke ĉiujare unu diferenca lando gastu la celebron de la Monda Tago de Turismo, kompreneble ene de la ŝtatoj kiuj estas membroj de la MOT.

En la 15a Pintokunveno de Pekino, Ĉinio oni decidis la rondiron geografia de la Monda Tago de Turismo ekde 2006, kiu komencis tiujare de 2006 por Eŭropo; 2007 por Suda Azio, 2008 por Ameriko, 2009 por Afriko.

  • 1998: Meksikio,
  • 1999: Ĉilio,
  • 2000: Germanio,
  • 2001: Irano,
  • 2002: Kostariko,
  • 2003: Arĝelio,
  • 2004: Malajzio,
  • 2005: Kataro,
  • 2006: Portugalio,
  • 2007: Sri-Lanko,
  • 2008: Peruo,
  • 2009: Ghanao

La Sekretariado

  • Ĝenerala Sekretario: Francesco Frangialli (Italio) reelektita Ĝenerala Sekretario dum la Ĝenerala Asembleo de Seulo (Koreio)/Osako (Japanio) pot tria mandato de kvar jaroj ĝis 2009.
  • Kunlabora Ĝenerala Sekretario: Taleb Rifai (Jordanio) enposteniĝis la 13a de februaro de 2006 kiam anstataŭigis na Dawid de Villiers (Sudafriko)
  • Helpanto de la Ĝenerala Sekretario: Geoffrey Lipman (Britio)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj