Monda Pasporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova variaĵo de Mondpasporta bindaĵo, en ses lingvoj sen Esperanto

La Monda Pasporto estas dokumento eldonata de la Mondserva Institucio, organizaĵo kreita de aktivisto Garry Davis en 1948. Ĝi aspektas simile al nacia pasporto aŭ alia oficiala dokumento, kaj entenas tekston en la ses ĉeflingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj (la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa) kune kun Esperanto.

La Mondan Pasporton oni intencas uzi kiel internacian, senpartian dokumenton por tutmonda kaj translima veturado; tamen la kreinto Davis volis ke ĝi ankaŭ estu uzata ĝenerale kiel "neŭtrala, senpolitika dokumento de identeco", baziĝanta sur la 13-a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (kiu konstatas ke ĉiuj personoj havas la rajton vojaĝi).

Ĉiuokaze, la pliparto da ŝtatoj neniam agnoskis ĝian validecon kiel permeseblan oficialaĵon, dirante ke ĝi ne estas eldonata de kompetenta aŭtoritato. La Mondserva Institucio havas kopiojn de leteroj el ses nacioj donantaj agnoskon leĝan al Mondaj Pasportoj; tamen multe da ĉi tiuj leteroj estis skribataj en la 1960-aj kaj 1970-aj jardekoj. Tiu fakto sekve signifas ke eble hodiaŭ la dokumento ne plu estos akceptebla. Ofte, oni sukcesas transiri bordon per Monda Pasporto plejparte nur danke al malscio aŭ kaprico de enmigraj oficuloj, ne danke al la oficiala subtenado de la dokumento.

La Mondserva Institucio eldonas Mondajn Pasportojn al rifuĝintoj kaj aliuloj kiuj ne kapablas akiri validajn, uzeblajn veturdokumentojn. Tamen notindas ke multe da ili, ricevinte siajn pasportojn, poste trovis ilin senutilaj por transiri limojn.

Spite al ĉio ĉi, multaj famuloj posedis (aŭ nun posedas) mondpasportojn, el kiuj kelkaj klopodis per la dokumento internacie vojaĝi, ekzemple: la investoro Doug Casey, kiu asertis ke li per Monda Pasporto sukcesis eniri Islandon, Peruon, Polinezion kaj aliajn ŝtatojn; Jawaharlal Nehru, la unua ĉefministro de Barato; kaj Kenneth O'Keefe, usona pacaktivisto, kiu malsukcese penadis enveturi Iraken en 2003.

Unuopaj pasportaj paĝoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]