Monda Socia Forumo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Monda Socia Forumo estas forumo alimondista, en kiu la alimondistoj kunordigas kampanjojn kaj informas unu la alian pri la movadoj alimondistaj en la diversaj mondopartoj.

Enhavo

[redakti] Historio

La Monda Socia Forumo okazis en la jaroj 2001, 2002, 2003 kaj 2005 en Porto-Alegro, en la ŝtato Suda Rio-Grando, en Brazilo. En 2004 ĝi okazis en Mumbajo (iama Bombajo), Barato. En 2006 ĝi okazis samtempe en Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). En 2007 ĝi okazis en Nairobo (Kenjo).

Estis 12 000 partoprenantoj en 2001 kaj 60 000 en 2002.

Noam Chomsky je Monda Socia Forumo 2003.

En 2003, 100 000 partoprenantoj, 4.750 asocioj aŭ movadoj el 150 landoj. Okazis 1.760 laborgrupoj, seminarioj kaj prelegoj.

En 2004 en la Monda Socia Forumo en Mumbajo estis 80.000-100.000 partoprenantoj, kaj en 2005 en Porto Alegre estis 155.000 partoprenantoj.

Inter la mondaj forumoj okazas kontinentaj forumoj (Afrika Socia Forumo, Azia Socia Forumo, Eŭropa Socia Forumo, Socia Forumo de la Amerikoj), landaj forumoj en trideko da landoj kaj eĉ urbaj forumoj.

La partopreno en la Mondaj Sociaj Forumoj okazas laŭ la Ĉarto de la Principoj, kiu ekzemple ekskludas politikajn partiojn.

[redakti] Esperanto en Mondaj Sociaj Forumoj

En Mondaj Sociaj Forumoj (MSF) kutime ĉeestas ankaŭ Esperantistoj, kiuj tie aktive proponas Esperanton al aliaj homoj kun internacia pensmaniero mondŝanĝema:

[redakti] 4-a MSF

[redakti] 5-a MSF

Raporto pri la 5a Monda Socia Forumo 2005 en Porto Alegre

[redakti] 6-a MSF

En la plurcentra Monda Socia Forumo de 2006, Esperantistoj aktivis en ĉiuj tri lokoj de la Forumo: Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). Pri la eksterordinara partopreno de Esperanto en la Karakasa MSF informas la Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006 en Karakaso (Venezuelo) kaj Raporto pri la 6a Monda Socia Forumo 2006 en Pakistano kaj Malio-Afriko

En Karakaso, la Esperanto-movado aperis en la programo 5-oble, kaj, se enkalkuli la aranĝon de "Libereco de la lingvoj", sesoble.

  • 1. Monda Asembleo Socia (MAS). Temo: Ĉu necesas alternativa lingvo por konstrui alternativan mondon?. Merkrede, la 25-an de januaro, 08:30 h, en Parque del Este, Estacionamiento del este, salono PE-06;
  • 2. Esperanto International Academy, Merkrede, la 25-an de januaro, 15:30 h, en la UCV Escuela de Administración, piso 2, salono 217;
  • 3. Izquierda y esperanto - SATeH. Temo: Un idioma para todos - el esperanto - por una comunicación internacional más eficaz, democratizante y barata. Ĵaŭde, la 26-an de januaro, 12:00 h, en la biblioteko de la instututo CELARG, Altamira, Avenida Luís Roche;
  • 4. Universala Esperanto-Asocio.Temo: Por una comunicación democrática a escala global, una alternativa lingüística para un otro mundo posible. Vendrede, la 27-an de januaro, 08:30 h, Parque del Este, Estacionamiento este, Salono PE-04;
  • 5. Kooperativo Esperanto-Amikaro, Venezuelo. Temo: Democracia en las relaciones internacionales - Demokratio en la internaciaj rilatoj. Sabate, la 28-an de januaro, 08:00 h, UCV Escuela de Administración, 2-a etaĝo, salono 217;
  • 6. Liberté pour les langues. Dimanĉe, la 29-an de januaro, 08:30, Liceo Andrés Bello, Av. México, piso 1

[redakti] Aliaj aadoj

En 2008 la Monda Socia Forumo aperigis la esperantan tradukejon en sia paĝaro. Raportoj pri la MSF 2009 kaj la Fonduso MSF ĉe UEA msfo-z

Ĉi tiu murpentraĵo en Seattle eĥas la devizon de la Monda Socia Forumo: 'Alia mondo estas ebla'.

[redakti] Temoj

  • Daŭrema disvolviĝo.
  • Homrajtoj, diverseco, egaleco.
  • Informiloj,kulturo kaj hegemonio.
  • Politika povo kaj rilatoj kun la civila socio kaj demokratio.
  • Monda demokrateca ordo, militizado kaj paco.

[redakti] Kalendaro

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  Forumo 2003 en es fi fr it
Ekstera ligilo  Forumo 2004 de en it fr pt
Ekstera ligilo  Esperanto-agado dum la MSF 2004 (Mumbajo, Barato)
Ekstera ligilo  Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006 en Karakaso (Venezuelo)
Ekstera ligilo  Artikolo pri la Sociaj Forumoj en Le Monde diplomatique en Esperanto
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj