Monda Turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Turismo estis internacia asocio sen profita celo, kiu en 1992 aliĝis al UEA. Ĝi celis faciligi la internacian turismon per aplikado de la internacia lingvo Esperanto. Ĝia sidejo troviĝis en pola urbo Bydgoszcz.

Dum pli ol 30 jaroj la asocio Monda Turismo okupiĝis pri la instruado de fakuloj pri turismo, pri la organizado de esperantlingve gvidataj vojaĝoj kaj pri la kunordigado de E-turismo entute. Je la 22-a de septembro 2002 Monda Turismo estis malfondita pro bankroto.

La kialo de la bankroto estis nesufiĉa nombro de esperantistoj, kiuj volis partopreni la organizatajn esperanto-vojaĝojn. La agadon de Monda Turismo nuntempe daŭrigas Internacia Klubo Esperantotur, kiu funkcias kadre de la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo. Internacia Klubo Esperantotur aranĝas vojaĝojn al esperanto-aranĝoj. La edukadon pri turismo daŭrigas Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kun sidejo ankaŭ en Bydgoszcz.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Itineroj je la nomo de Ludoviko Zamenhof en Pollando, Pola Esperanto-Asocio, Bydgoszcz 1978, p. 16
  • Max Finkenzeller, Gvidlibreto por esperantistaj ĉiĉeronoj kaj ekskursgvidantoj, Monda Turismo. Asocio por faciligo de la internacia turismo per aplikado de Esperanto, Bydgoszcz 1983, p. 16
  • Poŝ-Atlaso de Monda Turismo, Monda Turismo, Bydgoszcz 2001, p. 20