Monda heredaĵo de Unesko
La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la Monda Kulturheredaĵo de Unesko kaj la Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Ĝi enhavas hom-kreitajn resp. naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.
Priskribo
Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenau unu el jenaj ses kriterioj:
- Unika arta valoro
- Granda kultura influo al iu regiono aŭ epoko
- Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
- Ekzempla valoro por certa arta evoluo
- Modela reprezentado de arkitektura epoko
- Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj
La nocio de "kultura heredaĵo" venas de episkopo Henri-Baptiste Grégoire; ĝi estis konvencie fiksita en la Konvencio de Hago de la 14-a de majo 1954.
La ideo de la monda heredaĵo ekestis reage al la alvoko de Unesko en 1960, savi la monumentojn de Abu Simbel (Nubio) de subakviĝo pro konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano.
Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2013 ekzistas 981 heredaĵoj en 160 landoj:
- el ili 759 estas kulturaj kaj 193 naturaj heredaĵoj,
- 29 estas ambaŭkategoriaj,
- 44 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.
Naturaj heredaĵoj
Ĝi konsistas el naturaj objektoj (montoj, plantoj, pejzaĝoj ktp.), kiuj pro sia ekstrema malofteco meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.
Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.
Ekzemploj de naturheredaĵaj objektoj estas:
- Nacia Parko Galapagoj de Ekvadoro.
- Lago Tegano de Insulo Rennell de Novgvineo.
- Baŭnti-Insularo, Novzelando.
- Rokpentraĵoj de Tasili n'Aĵer ( Alĝerio)
- Naciaj parkoj Los Glaciares, Igŭacuo, Ischigualasto, Talampaya ( Argentino)
- Aŭstralia pluvarbaro ( Aŭstralio)
- Naciaj parkoj Kaziranga, Keoladeo, Sundarbans, Nanda Devi ( Barato)
- Bazaltrokaro Giant's Causeway ( Britio)
- Parko Vulingjuan ( Ĉinio)
- Nacia Parko Morne Trois Pitons (Dominiko)
- Korala rifo Tubbataha ( Filipinoj)
- Erama Ĝardeno, Ŝirazo, ( Irano)
- Persepolo ( Irano)
- Faga arbaro de Ŝirakami ( Japanio)
- Petra ( Jordanio)
- Naciaj parkoj Virunga, Garamba, Kahuzi-Biega, Salonga kaj besto-protektejo Okapia Naturrezervejo ( Demokratia Respubliko Kongo)
- Lagoj ĉe Plitvice ( Kroatio)
- Laguno de El Vizvaino ( Meksiko)
- Nacia parko kaj praarbaro Białowieża ( Pollando)
- Laŭra arbaro Laurisilva sur Madejro ( Portugalio)
- Danuba delto ( Rumanio)
- Oraj Montoj de Altajo, ekde 1998, lago Bajkal, ekde 1996, natura sistemo de rezervejo de la Vrangela Insulo de Siberio, baseno de rivero Uvs Nuur, ekde 2003, praaj arbaroj de Komi, ekde 1995, vulkanoj de Kamĉatka, ekde 1996, okcidenta Kaŭkazo, ekde 1999 ( Rusio)
- Naturparko Serengeti kaj nacia parko Kilimanĝaro ( Tanzanio)
- La regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno en la Alpoj en Svislando.
- Naciaj parkoj Yellowstone, Granda Kanjono, Redwood, Great Smoky Mountains, Carlsbad Caverns, Havajaj Vulkanoj, Ĉako ( Usono)
- Golfo Halong kaj nacia parko Phong Nha-Ke Bang ( Vjetnamio)
- Viktoria Akvofalo ( Zambio kaj Zimbabvo)
- La montaro Dolomitoj ( Italio)
- Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ, en Višegrad ( Bosnio kaj Hercegovino)
- Civito Carcassonne ( Francio)
Listoj de objektoj troveblas ĉe:
- Listo de mondaj heredaĵoj en Francio ( Francio)
- Monda heredaĵo en Rusio ( Rusio)
- Monda heredaĵo en Litovio ( Litovio)
Kulturaj heredaĵoj
Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.
Ekzemploj de kulturheredaĵaj objektoj estas:
- Historia Centro de Cuenca (Ekvadoro)
- Historia Centro de Colonia del Sacramento, de Urugvajo
Vidu ankaŭ
- Liston de la objektoj ĉe Listo de mondaj heredaĵoj.
- Listo de mondaj heredaĵoj en Francio
- Monda heredaĵo en Rusio
- Monda heredaĵo en Litovio
Kriterioj
La lokoj elektitaj en la listo de monda heredaĵo devas havi eksterordinaran valoron kaj respondi al almenaŭ unu el la jenaj kriterioj. La ses unuaj kriterioj temas pri kultura heredaĵo, la kvar lastaj pri natura heredaĵo[1].
- La loko estas majstraĵo de la homa kreemo.
- Ĝi atestas pri grandega interŝanĝo de influoj, dum difinita periodo aŭ en difinita kultura areo, al disvolviĝo de arkitekturo aŭ tekniko, de monumentaj artoj, de urboplanado aŭ pejzaĝokreado.
- Ĝi estas unika aŭ almenaŭ eksterordinara atesto pri kultura tradicio aŭ nuna aŭ iama civilizo.
- Ĝi estas elstara ekzemplo de speco de konstruo aŭ de arkitektura aŭ teknika komplekso aŭ de pejzaĝo, kiu ilustras gravan periodon de homa historio.
- Ĝi estas elstara ekzemplo de tradicia homa vivejo, de tradicia uzado de tero aŭ maro, kaj bone prezentas kulturon (aŭ kulturojn) aŭ interagon de homo kun la ĉirkaŭa medio, precipe kiam la medio iĝis damaĝebla pro nemalfarebla ŝanĝo.
- Ĝi estas rekte aŭ materie asociita kun okazaĵoj aŭ vivaj tradicioj, ideoj, kredoj aŭ artaj kaj literaturaj verkoj havantaj eksterordinaran universalan signifon. (La komitato konsideras, ke tiu kriterio prefere uzindas kune kun aliaj kriterioj.)
- Ĝi prezentas naturajn fenomenojn aŭ lokojn kun eksterordinaraj natura beleco kaj estetika graveco.
- Ĝi estas elstara ekzemplo de gravaj paŝoj en la historio de Tero, inkluzive de vivo, geologiaj procezoj ludantaj rolon en la formiĝo de signifaj terformoj aŭ elementoj de fizika geografio.
- Ĝi estas elstara ekzemplo de ekologiaj kaj biologiaj procezoj ludantaj rolon en evoluo kaj disvolviĝo de ekologiaj sistemoj kaj komunumoj de teraj, akvaj, ĉemaraj kaj maraj kreskaĵoj kaj bestoj.
- Ĝi enhavas la naturajn vivejojn plej ekzempligajn kaj gravajn por konservado de biologia diverseco, inkluzive de tiuj, kie vivas endanĝerigitaj specioj havantaj eksterordinaran universalan valoron laŭ vidpunkto de scienco aŭ konservado.
Bildoj
-
Piramidoj de Gizo
Referencoj
- ↑ The Criteria for Selection (angle). Unesko. Alirita 29-an de junio 2013.